László Keleti (aktoro)
László Keleti [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keleti László estis hungara aktoro, komikisto, altlerneja instruisto, voĉoaktoro. Lia origina familia nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Kohn László.
László Keleti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kohn László |
Naskiĝo | la 14-an de junio 1904 en ![]() |
Morto | la 28-an de aŭgusto 1972 en ![]() |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
László Kohn [1] naskiĝis la 14-an de junio 1904 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de aŭgusto 1972 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
László Keleti devenis el juda familio. Li akiris diplomon en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi en 1925. Liaj sekvaj pli gravaj teatraj stacioj estis:
- Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár)
- Teatro Belvárosi
- Nova Teatro (Budapeŝto)
- Teatro Magyar
- Operetoteatro (Budapeŝto)
- Gaja Teatro.
Tiutempe li havis rolojn ankaŭ en pluraj kabaredoj. Inter 1938–1944 li ne havis rolojn pro la kontraŭjudaj leĝoj, tial li eksterlande havis rolojn en revuoj de Londono, Parizo, Italio kaj Danio. En 1945 li hejmenvenis, kie li apartenis denove al Gaja Teatro (1945–1949), Operetoteatro (1949–1964) kaj Teatro Thália (Budapeŝto) (1964–1972). Ekde 1949 li instruis en Teatra Altlernejo. Li ricevis premiojn en 1930 kaj 1964. Li edziĝis en 1940.
Elektitaj teatraj rolojRedakti
- Zsigmond Móricz: Sári bíró stultulo (debuta rolo)
- Kálmán Mikszáth: Különös házasság - Videnka
- Sándor Bródy: A tanítónő - cigano
- Ferenc Lehár: Luxemburg grófja - Bíró
Elektitaj kinaj filmaj rolojRedakti
- Csak egy kislány van a világon (1929)
- Ombrelo de Sankta Petro (filmo de 1935) – studento
- Te csak pipálj, Ladányi! (1938) – gasto
- Mágnás Miska (filma versio, 1949) – gasto
- Surveturo (1956) – taksiisto
- Micsoda éjszaka (1958) – taksiisto
- Ambaŭ vivoj de onklino Mici (1962)
- Csárdáskirálynő (filma versio, 1971) – notario
Elektitaj televiziaj filmaj rolojRedakti
- Csudapest (1962) – modoreĝo
- Az ember tragédiája (televizia versio), 1969)
- Micsoda cirkusz (1974)
Liaj elektitaj radiaj rolojRedakti
- Csimm-bumm cirkusz - Szamóca priinfana programo dum longaj jaroj
- Szabó család (serio dum jardekoj!) - Wagner Zsiga (unu el la ĉefroloj)
Liaj librojRedakti
- Pesttől Pestig (1942) - membiografio
- A maszkírozás kézikönyve (1948) - altlerneja lernolibro
Dubladaj rolojRedakti
- en eksterlandaj filmoj hungara voĉo de Alfred Hitchcock [2]
FontojRedakti
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-09-14 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-09-14 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio