László Korinek [lAslO korinek] (ne prononcu korĵinek !), laŭ hungarlingve kutima nomordo Korinek László estas hungara juristo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2013).

László Korinek
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1946 (1946-05-25) (77-jaraĝa)
en Ács
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Pécs
Okupo
Okupo jurosciencisto • kriminologo • universitata instruisto
vdr

László Korinek [1][rompita ligilo] naskiĝis la 25-an de majo 1946 en Ács.

Biografio redakti

László Korinek frekventis universitaton en Pécs inter 1964-1971, poste samloke li eklaboris. Baldaŭe li esploris 2 jarojn en Aŭstrio kaj Germanio. En 1966 li hasbilitiĝis. Inter 1997-2000 li estis katedrestro en Budapeŝto, ekde 2003 en Pécs. En 1998 li doktoriĝis antaŭ MTA. Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn. Li ricevis 5 premiojn inter 1990-2004.

Verkaro (elekto) redakti

  • Rejtett bűnözés (Kaŝita krimado), (1988)
  • Kolpinggal egy jobb Európába (1996)
  • Irányzatok a kriminológiai gondolkodás fejlődésében (2005)
  • Kriminológia – Szakkriminológia (Kriminologio - fakkriminologio), (2006) - universitata lernolibro

Fontoj redakti