László Négyesy [lAslO nEdjeŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Négyesy László estis hungara literaturhistoriisto, esteto, instruisto, profesoro, politikisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy, membro de Societo Petőfi.

László Négyesy
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1861 (1861-03-06)
en Szentes
Morto 7-an de januaro 1933 (1933-01-07) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo László Négyesy
Okupo
Okupo literaturkritikisto • literaturhistoriisto • politikisto
vdr

László Négyesy naskiĝis la 6-an de marto 1861 en Szentes. Li mortis la 7-an de januaro 1933 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Négyesy frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj en Eger, universitaton en Vieno kaj Budapeŝto. Li ekinstruis en gimnazio de Eger en 1885, poste en Szolnok kaj en Budapeŝto. Ekde 1911 li instruis en Universitato de Budapeŝto. Inter 19201922 li estis deputito parlamenta. Dum sia vivo li okupiĝis pri la hungara poezio, tiu sukcesa laboro disfamiĝis ne nur en la universitato. Li ricevis premion en 1930.

Verkaro (elekto) redakti

  • A magyar vers La hungara poemo) 1887 (premiita de MTA)
  • Rhetorika (Retoriko por mezlernejanoj) 1901
  • A magyar költészet eredete (Origino de la hungara poezio) 1910
  • Kritika és irodalomtörténet (Kritiko kaj literaturhistorio) 1923
  • Kazinczy pályája (Kariero de Ferenc Kazinczy) 1931

Fontoj redakti