László Szőgyény-Marich (1806)

László Szőgyény-Marich (pli maljuna) [lAslO sOdjEn-mariĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szőgyény-Marich László estis hungara juristo, reĝa juĝisto, ĉambelano, direktora membro de Hungara Scienca Akademio (1855). Lia nobela antaŭnomo estis magyar-szőgyéni és szolgaegyházi.

László Szőgyény-Marich
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1806 (1806-01-02)
en Peŝto
Morto 19-an de novembro 1893 (1893-11-19) (87-jaraĝa)
en Székesfehérvár
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Zsigmond Szőgyény
Infano László Szőgyény-Marich
Okupo
Okupo politikisto
vdr
László Szőgyény-Marich (pli maljuna)
Portreto pri László Szőgyény-Marich en Vasárnapi Újság

László Szőgyény-Marich [1] naskiĝis la 2-an de januaro 1806 en Pest (urbo). Li mortis la 19-an de novembro 1893 en Székesfehérvár.

Biografio redakti

László Szőgyény-Marich lernis en urboj Vieno kaj Pest, poste li eklaboris en la departementa administrado kiel notario. Dum la hungara revolucio de 1848 li ne batalis, nur apogis la revolucion. Post falo de la liberecbatalo li ricevis diversajn altajn postenojn, kie li strebis por restarigo de la hungara konstitucio. En 1865 li estis nomita departementestro de Fejér (historia departemento), en 1883 prezidanto de la supera ĉambro, en 1888 reĝa juĝisto. Li ricevis premiojn, ekzemple en 1885 ordenon de la Ora Ŝaffelo. Lia edzino Marich Mária en 1841 laŭ hereda vidpunkto estis oficiale nomita "viro", sekve iliaj ĉiuj idoj heredis ambaŭ familinomojn kun rangoj. Inter iliaj 8 gefiloj estis la plej elstara László Szőgyény-Marich (1840).

Verkaro (elekto) redakti

Fontoj redakti