László Vajta

hungara kemia inĝeniero

László Vajta [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vajta László estis hungara kemiisto, profesoro, membro (korespondanta en 1973) de Hungara Scienca Akademio.

László Vajta [1] naskiĝis la 14-an de aprilo 1920 en Budapeŝto. Li mortis la 23-an de majo 1979 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Vajta akiris diplomon en teknika universitato en Budapeŝto en 1942, poste li eklaboris en nafta firmao. Baldaŭe li havis postenon en la ministerio 3 jarojn. En 1948 li ekinstruis en la teknika universitato, sed li instruis foje ankaŭ en Veszprém (urbo). Ekde 1957 ĝismorte li estis vicdirektoro en nafta trusto. Li doktoriĝis en 1960 antaŭ la akademio. Li profesoriĝis en 1962. Li okupiĝis precipe pri la diversaj oleoj. Li ricevis premion Kossuth en 1957, poste ankaŭ 2 aliajn premiojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Fagypontcsökkentõk (1949)
  • Neuere Erkenntnisse über die ungarischen Bitumen (1956)
  • Kenéstechnikai kézikönyv (1961)
  • Technological Research on the Production of Petrochemical Arometics (1975)

Fontoj redakti