Léon Bérard
franca politikisto kaj advokato
Léon Bérard estis franca politikisto kaj advokato.
Léon Bérard | |
---|---|
![]() Léon Bérard | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de januaro 1876 en Sauveterre-de-Béarn |
Morto | 24-an de februaro 1960 (84-jara) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Katolika Universitato de Parizo |
Okupo | |
Okupo | diplomato • politikisto • verkisto • advokato |
Li estis ministro de publika instruado en 1919 kaj de 1921 ĝis 1924. Poste, li estis ministro de justico de 1931 ĝis 1932. Li estis elektita en la Franca Akademio en 1934.
Li estis ambasadoro de la Reĝimo de Vichy ĉe la Apostola Seĝo de 1940 ĝis 1945.
Léon Bérard kaj EsperantoRedakti
Léon Bérard estis fervora oponanto al Esperanto, kiun li konsideris danĝera ilo de Internaciismo kaj konkurenco al la rolo de la franca lingvo en la mondo.[1] Kiel ministro de publika instruado li malpermesis per oficiala cirkulero en ĉiuj francaj lernejoj instruadon aŭ propagandon por Esperanto[2]. Li intervenis por ke la komisiono de la Ligo de Nacioj, kiu devis voĉdoni pri la uzo de Esperanto kiel internacia helplingvo, malakceptu ĝin.[3]
Vidu ankaŭRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ Edmond Privat, Historio de la lingvo esperanto, Internacia Esperanto Instituto, 1927, p.141.
- ↑ Circulaire ministérielle du 3 juin 1922 subskribita de Léon Bérard
- ↑ Edmond Privat, Historio de la lingvo esperanto, Internacia Esperanto Instituto, 1927, p.148-149.