Laŭrenco Nikolao
Laurids Nilssøn aŭ Laurids Nielsen, latine Laurentius Nicolai Norvegus (naskiĝis 1540 en Tønsberg, mortis la 5-a de majo 1622 en Vilno)[1] estis norvega kapelano de la sveda reĝedzino, Katarina Jogajlido (1526-1583)[2], kaj jezuita pastro, kiu partoprenis en la kontraŭreformacio en Svedio, ekdisputante kun la lokaj luteranoj kaj publikigante dubosencan libron. Li eble estis parenco de Jens Nielsen (1538-1600)[3], episkopo de Oslo, kaj havis la ambicion rekatolikigi Svedion.
Laurids Nielsen | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1540 en Tønsberg, Norvegio | |
Morto | 5-a de majo 1622 en Vilno | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Norvegio Svedio vd | |
Alma mater | Universitato de Upsalo Universitato de Kolonjo Universitato de Loveno Universitato de Douai | |
Profesio | ||
Okupo | katolika sacerdoto misiisto universitata instruisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La Universitato de Upsalo ege malfortiĝis dum la regado de Gustavo Vasa kaj Johano la 3-a decidis malfermi novan teologian kolegion en Stokholmo por restarigi la altan edukecon ene de la sveda regno. Pro sia populareco, Norvegus estis indikita kiel profesoro kaj pli malfrue rektoro de la nova institucio. Li sukcesis altiri multajn studentojn kaj penis eviti multajn diskutojn klopodante kaŝi sian lojalecon al Katolikismo.
Biografio
redaktiLi unue estis edukita en la katedrala lernejo de Oslo, poste li daŭrigis siajn studojn en Kopenhago kaj en 1558 li estis en Amsterdamo. En 1559, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Loveno, kie li aliĝis al la katolik-romia eklezio. Post diplomiĝi kiel Magistro, li studis tie, eniris en la Societon de Jesuo kaj ordiniĝis sacerdoto en 1565. Kiel kolego de Roberto Bellarmino[4], li instruis en la religia seminario, sed ekde 1571 li klopodis trovi postenon kiel misiisto en Skandinavio.
La ŝanco aperis en 1575, kiam la reĝo Johano la 3-a, akceptis Norveguso-n kiel konfesanton de la reĝino, tamen li ne povus igi publika lian katolikan fidon. Tie li trovis la rezistecon de la rektoro de la Municipa Lernejo en Stokholmo, Abraham Angermannus (1540-1607)[5].
Verkoj
redakti- Confessio Christiana : det er Den Christelige Bekiendelse om Herrens veig, huilken den Christelig menighed udi disse trende nordlendske riger, Danmarck, Suerige, oc Norrige stadelige hafuer bekiendt oc efterfuldt, fraa det første de hafue annammede den Christelige tro, ofuer sexhundret aar, indtil Christian de tredie Danmarkis oc Norrigis oc Gøtstaf Suerigis rigis Konningers tijd - 1605
- Examen confessionis fidei Synodi Upsalensis in regno Sueciae anno Domini 1593 celebratae, Kolsrud, Oluf 1965
- Epistolarum commercium: aliaque quaedam scripta de manu eius. Hrsg. v. Johannes J. Duin, Oskar Garstein. St Olav Forlag, Oslo 1980
- De Reformatione Religionis Christianæ Per Ministros Euangelicos introducta Deliberatio: A Studiosis quibusdam iuuenibus ex Daniæ & Noruegiæ Regis extra patriam literaru[m] gratia, degentibus : Proposita Professoribus Academiæ Hafniensis, Anno 1602, 1 Oct[obris]. 1606
Literaturo
redakti- Bibliothèque Nationale de France
- WorldCat Identities
- Dansk biografisk Lexikon
- Lutheran Ecclesiastical Culture: 1550 - 1675 - Robert Kolb
- Rome and the Counter-Reformation in Scandinavia: The Age of Gustavus ...[rompita ligilo] - Oskar Garstein
- European Anti-Catholicism in a Comparative and Transnational Perspective - Yvonne Maria Werner, Jonas Harvard
Vidu ankaŭ
redakti- Universitato de Upsalo
- Laurentius Petri Gothus (1529-1579)
- Roberto Bellarmino (1542-1621)[4]
- Kristiano la 4-a (1577-1648)
- Gustavo la 2-a Adolfo[6]
- Antonio Possevino (1534-1611)[7]
- Abraham Angermannus (1540-1607)[5][8]
- Johano la 3-a (1537-1592)
Referencoj
redakti- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche
- ↑ Dansk biografisk Lexikon
- ↑ 4,0 4,1 Personensuche
- ↑ 5,0 5,1 Personensuche
- ↑ Personensuche[rompita ligilo]
- ↑ Personensuche
- ↑ Nordisk familjebok