„ Tre valora libro, kiu kondukas min tra la jarmiloj de arta evoluo, montranta la homan deziron trovi esprimojn pri enanimaj sentoj. Kun komenciĝo en Egiptujo, la fama profesoro ĉe la budapeŝta universitato igas la leganton rapide marŝi tra la jarmiloj. ”
„ La originalo estas verkita de hungara arthistoriisto, Hekler kiu studis en München kaj poste estis profesoro en Budapest. Kompreneble la traduko de Kalocsay estas perfekta. Teknikaj vortoj ne povis esti evititajn. La ĉefafero estas ke en Esperanto nun ekzistas ankaŭ vere leginda art-historio kiun ne nur tralegos sed eĉ trastudos kun plezuro ĉiuj, kiuj ŝatas arton, tio estas naturon rigarditan tra la temperamento de l' artisto. ”