La Ferrière BE

komunumo de Svislando
- La mallongigo BE en La Ferrière BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub La Ferrière.


La Ferrière estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 546 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

La Ferrière
Blazono de La Ferrière
Blazono de La Ferrière
Blazono de La Ferrière
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Courtelary
Geografia situo CH1903: 558618 / 221641 (mapo)47.1444444444446.8930555555555Koordinatoj: 47° 9′ N, 6° 54′ O; CH1903: 558618 / 221641 (mapo)
Nombro de loĝantoj 546
Areo 1005 km²
Alteco 14,16 m super marnivelo
Poŝtkodo 2333
Komunumkodo 0435
Mapo de La Ferrière
Mapo de La Ferrière
Mapo de La Ferrière
vdr

Geografio redakti

La Ferrière situas en la Berna Ĵuraso proksimume 7 kilometrojn okcidentsudokcidente de la urbo La Chaux-de-Fonds. En nordo la komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la ĵurasa altebenaĵo de la Franches-Montagnes. Al la komunumo apartenas la vilaĝo La Ferrière, kaj la setlejoj Basse Ferrière (sur alteco de 982 m s.m. norde de la vilaĝo) kaj Les Rochat (sur alteco de 984 m s.m. tute en la nordo de la komunumo kun la trajnhaltejo Halte de la Chaux-d'Abel), kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,16 km², de kiuj 33,8% estas kovritaj de arbaro, 62,2% servas por agrikulturo kaj 3,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo La Ferrière limas en nordo al Les Bois (JU), en oriento al Sonvilier, en sudo al Renan kaj en okcidento al La Chaux-de-Fonds (NE).

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 18 de La Chaux-de-Fonds al Delemonto. Per la etspura trama trajnlinio de la Ĵurasaj Fervojoj de La Chaux-de-Fonds al Saignelégier la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de La Ferrière datiĝas el la jaro 1590 kiel les Hautes Montagnes d'Erguël. En la jaro 1590 setlistoj el la Senjorujo Valangin alvenis en La Ferrière kaj tie fondis komunumon. Ĝis la Franca Revolucio de 1797 la komunumo apartenis al la Senjorujo Erguel sub la alta jurisdikcio de la Princepiskopejo de Bazelo. La komunumo ricevis liberecleteron, kiun rekonis la princepiskopo de Bazelo en la jaro 1623 kaj konfirmis en la jaro 1672.[3] De 1797 ĝis 1815 La Ferrière kun la tuta iama Senjorujo Erguel apartenis al la Deperatemento Mont Terrible kaj poste al la Departemento Haut-Rhin de Francio kaj poste en 1815 per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] Okaze de la fondiĝo de Kantono Ĵuraso la loĝantaro de la komunumo La Ferrière voĉdonis en la jaroj 1974 kaj 1976 dufoje favore al restado ĉe Kantono Berno.[5]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti