„ Selma Lagerlöf, la plej fama sveda verkistino, distingiĝas per sia stilo neordinara.
Temas pri rakonto el la 16-a jarcento. La enhavon ni ne rakontu, ni nur volas akcenti ke ĝi estas pli tipa por la verkado de Lagerlöf ol la unua verko, kiu aperis en E, „La junulino el Stormyr“. La tradukon faris la bone konata sveda verkistoStellan Engholm. La kovrilo estas desegnita speciale por la E-eldono de sveda artisto. ”