La Princo de Egipto

The Prince of Egypt (La Princo de Egipto) estas usona animacia eposa biblibazita muzikala filmo de 1998 kaj la unua produktita per tradicia animacio kaj publikigita fare de DreamWorks Pictures. La filmo estas kinadaptaĵo de la Eliro kaj sekvas la vivon de Moseo el kiam li estis princo de Egipto al sia lasta destino konduki la izraelidojn el Egipto al Palestino.

La Princo de Egipto
Dosiero:Black angel iowa city2.jpg, Box Office Mojo Logo.jpg
longa movbilda filmo
Originala titolo The Prince of Egypt.
Originala lingvo angla lingvo • hebrea lingvo
Kina aperdato 4 jul. 1997, 3 jul. 1997
Ĝenro muzika filmo, rakonto pri plenkreskiĝo, filma dramo, tradicie farita movbildo, amafera filmo, aventura filmo
Kameraado Adrian Biddle
Reĝisoro(j) Simon Wells • Brenda Chapman • Steve Hickner
Produktisto(j) Jeffrey Katzenberg
Scenaro Philip LaZebnik • Nicholas Meyer
Loko de rakonto Ruĝa MaroEgiptio • Midjanujo
Muziko de Hans Zimmer
Produktinta firmao DreamWorks Animation 
DreamWorks
IMDb
vdr

Reĝisorita de Brenda Chapma,Steve Hickner kaj Simon Wells, tiu filmo prezentas kantojn verkitajn de Stephen Schwartz kaj muzikon komponita de Hans Zimmer. La voĉaro estas farita de nombraj aktoroj de Holivudo en la parolantaj roloj, dum profesiaj kantistoj anstataŭis ilin por la kantoj, escepte ĉe Michelle Pfeiffer, Ralph Fiennes, Steve Martin, Martin Short, kaj Ofra Haza (kiu kantas ankaŭ la kanton de sia rolulo, "Deliver Us", en deksep aliaj lingvoj por la filmaj duoblaĵoj[1]), kiuj kantis siajn proprajn partojn.

Jeffrey Katzenberg ofte estis sugestinta animacian adaptaĵon de la fama filmo de 1956 nome La dek ordonoj dum li laboris por la animaciaj studioj de The Walt Disney Company, kaj li decidis realigi tiun ideon post fondi DreamWorks en 1995. Por fari tiun inaŭguran projekton, la animaciaj studioj de DreamWorks dungis artistojn kiuj estis laborante por la animaciaj studioj de Walt Disney kaj la ĵus malmuntita Amblimation, totale laboristaro de 350 personoj el 34 diferencaj landoj. La filmo havis mikson de tradicia animacio kaj de komputil-generita bildaro, kreitan pere de programaro el Toon Boom Animation kaj el Silicon Graphics.

Publikigita la 18an de Decembro, 1998, kaj por hejma video la 14an de Septembro, 1999, revizioj estis ĝenerale pozitivaj, ĉar la kritikistoj laŭdis la animacion, muzikon, kaj voĉolaboron. La filmo enspezis ĉirkaŭ 218 milionojn da usonaj dolaroj tutmonde en kinteatroj, kio faris ĝin la plej sukcesa ne-Disneja animacia filmo en tiu tempo. La sukceso de la filmo kondukis al rekt-alvidea antaŭaĵo nome Joseph: King of Dreams (2000) kaj al disvolvigo de teatra adaptaĵo.[2][3] La kanto "When You Believe" iĝis komerce sukcesa soloaĵo en pop-muzika versio plenumita de Whitney Houston kaj Mariah Carey, kaj ricevis Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Kanto de 1999.

Referencoj redakti

  1. "Ofra - the musical", The Jerusalem Post, 13a de Decembro, 2009. Kontrolita 24a de Septembro, 2015.
  2. Norm Lewis & Aaron Lazar Will be Joined by All-Star Cast in Concert Reading of Stephen Schwartz's THE PRINCE OF EGYPT Broadway World, Alirita la 27an de Julio, 2015
  3. THE PRINCE OF EGYPT Will Take World Premiere Bow in San Francisco, then Play Denmark Broadway World, Alirita la 14an de Februaro, 2017

Eksteraj ligiloj redakti