„ Oni facile divenas laŭ ĝia nomo, ke tiu dramo rakontas pri la agado de la “sankta semajno,” komencante de la triumfa eniro de Jesuo en Jeruzalemon kaj daŭrigante ĝis la eltrovo de la malplena tombo. La dramo kolektas el la evangelioj kaj el diversaj legendoj la ĉefajn faktojn de tiu sankta historio kaj prezentas al la aŭskultantoj la emociojn, kiuj sinsekve regis jen la disĉiplojn, jen la persekutantojn, dum la disvolviĝo de la agado. Ĉe ordinaraj dramoj, oni kutimas meti sur la scenon ĉiujn ĉefajn personojn de la prezentata historio; sed en tiu ĉi verko, kompreneble pro motivoj de respektego, la aŭtoro sekvas planon tute malan. Ne sole Jesuo mem ne estas prezentata ; sed ankaŭ eĉ ne unu el la Apostoloj, nek el la Sanktulinoj troviĝas inter la rola personaro. Mi do nur miras, ke aŭtoro, laboranta sub tiaj mem-truditaj kondiĉoj, tiel bone sukcesis enkonduki draman efekton en sian verkon. Preskaŭ ĉiuj ĉefaj okazaĵoj estas rememorigataj; tamen oni ne aludas pri la malkonfesa peko de Sankta Petro. La lingva stilo estas bonega, sed en kelkaj lokoj mi trovas superfluan sufikson ig (ekz. en honorigi, glorigi, amuzigi, turmentigi, terurigi). Rilate la versfaran teknikon, nur kontraste de ĝia ĝenerala boneco ni rimarkas kelkaloke iajn versojn, kiuj ne ĝuste plenumas la versmezuron ; kaj foje ŝajnas, ke la poeto, cedante al la devigo de sia mezuro, ne sufiĉe mastras sian vortordon, ekzemple en la verso: “ Fermitaj estas viaj nun okuloj.” ”
„ La temo: turmentado de Kristo, lia morto kaj reviviĝo, respektas la evangelian tekston: la versoj de l' traduko estas ĉiam regulaj kaj tuj kompreneblaj. ”