La Sendanĝereco de Francujo[1][2] estas libro franclingve verkita de André Honnorat. Ĝi enhavas tekstojn kaj dokumentojn pri la politika situacio en Eŭropo post la unua mondmilito. En la jaro 1924 aperis ĉe "L'Idée Française à l'Etranger" en Parizo esperantlingva 154-paĝa versio realigita de diversaj tradukantoj.
„ Eldonaĵoj de la Societo de la Historio de la Milito. Bonege Esperantigita de grupo de la plej spertaj francaj Esperantistoj sub revidado de S-ro Grosjean-Maupin, tiu 150-paĝa broŝuro estas taŭge ekzemplo de la kapableco kaj fleksebleco de Esperanto en politika kampo. Ĝi helpu malfermi pli kaj pli la okulojn de la skeptikuloj, ĉefe de la oficialuloj, pri la nesupereblaj meritoj de la mondlingvo! ”