La Sonĝo de Makaro (libro)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Sonĝo de Makaro [1][2] (ruse Сон Макара) estas kristnaska rakonto de Vladimir Korolenko. Ĝin tradukis el la rusa Maria Ŝidlovskaja. La 48-paĝa libreto aperis en 1927 kiel numero 9 en la serio de Biblioteko Tutmonda ĉe Rudolf Mosse en Berlino.

La Sonĝo de Makaro
La Sonĝo de Makaro
La Sonĝo de Makaro
Aŭtoro Vladimir Korolenko
Eldonjaro 1927
Urbo Berlino
Eldoninto Rudolf Mosse
Paĝoj 48
vdr

Recenzoj redakti

 
 Ĝi unue priskribas la malgasteman nordan Siberion kaj due vive pentras popolanon. Bona traduko. 
— 1927, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 64
 
 Makaro alveninta en ĉielon, diskutas kun Dio kaj sukcesas senkulpiĝi, ĉar pri liaj multnombraj mankoj la socio estas pli responda ol li mem. Flua, agrabla stilo, senerara, tre komprenebla 
— 1927, Historio de Esperanto II, paĝo 624

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4332 paĝo 377.
  2. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto kaj en Historio de Esperanto de Leon Courtinat, paĝo 624

Eksteraj ligiloj redakti