La legisto
romano de Bernhard Schlink
La Legisto (germane Der Vorleser) estas romano de la germana verkisto Bernhard Schlink, kiu verkis ĝin en la jaro 1995. Komence en la fokuso de la triparta romano estas amrilato de la rakontanta mio kun virino 21 jarojn pli maljuna. Poste la rigardo de la rakonto centras en etikaj demandoj ĉirkaŭ Holokaŭsto kaj ĝiaj respondeculoj.
La Legisto | ||
---|---|---|
![]() | ||
Aŭtoro | Bernhard Schlink | |
Eldonjaro | 2013 | |
Urbo | Kaliningrado | |
Eldoninto | Sezonoj | |
Paĝoj | 120 | |
Esperanta versio tradukita de Jean-Luc Tortel aperis en 2013 ĉe Sezonoj. Jen la bibliografiaj indikoj:
- Bernhard Schlink: La legisto : romano. Kaliningrado: Sezonoj, 2013. — 120 paĝoj. — (Serio Mondliteraturo ; 19)