Bernhard Schlink
germana verkisto
Bernhard SCHLINK [ŝlink] (naskiĝis la 6-an de julio 1944 en Großdornberg apud Bielefeld) estas germana profesoro pri jurscienco kaj verkisto. Lia romano "La legisto" (germane "Der Vorleser") iĝis internacia sukceso. Li verkis plurajn pliajn romanojn. Inter ili estas krimromanoj. Intervjuan demandon pri la motivo de sia literatura agado li respondis tiel: "Mi skribas pro la sama kaŭzo, pro kiu aliaj legas: Oni volas vivi ne nur unu vivon."
En Esperanto
redakti- La legisto en la traduko de Jean-Luc Tortel aperis en 2013 ĉe Sezonoj.