Lagoa

Municipo en Portugalio
(Alidirektita el Lagoa (Algarve))

Lagoa estas urbo en Portugalio apartenanta al la Distrikto Faro, regiono Algarve, kun ĉirkaŭ 6000 loĝantoj (2021).

Lagoa
urbo de Portugalio • municipo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 22 975  (2011) [+]
Loĝdenso 260 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 8′ N, 8° 27′ U (mapo)37.133333333333-8.45Koordinatoj: 37° 8′ N, 8° 27′ U (mapo) [+]
Areo 88,25 km² (8 825 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Lagoa (Faro)
Lagoa (Faro)
DEC
Lagoa
Lagoa
Situo de Lagoa
Lagoa (Portugalio)
Lagoa (Portugalio)
DEC
Lagoa
Lagoa
Situo de Lagoa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lagoa (Algarve) [+]
vdr

Ĝi estas sidejo de la Municipo Lagoa kun 88,25 km² de areo kaj 24 072 loĝantoj (censo de 2021), kaj estas subdividita en kvar freguesias. La municipo limas norde kaj oriente kun Silves, okcidente kun Portimão kaj sude estas marbordo de Atlantiko.

Submunicipoj redakti

 
Placo de la Respubliko.
 
Strando Marinha, en Caramujeira, estas la ĉefa turisma altiraĵo de Lagoa.
 
Algar (aŭ groto) de Benagil.
 
Fortikaĵo kaj Ermitejo de Nossa Senhora da Rocha.

La municipoj dividiĝas en jenaj freguesias:

  • Estômbar e Parchal
  • Ferragudo
  • Lagoa e Carvoeiro
  • Porches

Historio redakti

La teritorion de Lagoa estis konkerita el la islamanoj en la kunteksto de la konkeroj fare de kristanoj kaj integritaj en la regno Portugalio, aligitaj al la teritorio de Silves. Meze de 1550, je peto de la reĝino Katarina de Habsburgo, setliĝis en tiuj teroj monaĥoj de la ordeno de Karmelanoj, kaj oni fondis gravan monaĥejon de tiu sama religia ordeno: nome la Konvento de Nossa Senhora do Carmo.

La 16an de januaro 1773, laŭ ordono de la reĝo Jozefo la 1-a, oni kreis la municipon Lagoa, kiu plialtigis sian kondiĉon al "vila" (urbo) por sia ĉefa loĝloko – Lagoa. Laŭ historiaj fontoj la primitiva setlejo de Lagoa naskiĝis ĉirkaŭ laguno (lagoa, en portugala lingvo), kies marĉojn oni sekigis kun la celo havigi kultivotajn terojn kaj areojn por loĝejoj, kaj en tiu kunteksto popoloj de la islama imperio finfine setliĝis. La naturaj resursoj de la areo ege kontribuis al la posta kaj eĉ aktuala ekonomia strukturo en jenaj aktivecoj: agrikulturo, fiŝkaptado, kaj poste industrio kaj turismo.

La fiŝkaptada aktiveco (ĉefe de la loĝlokoj Ferragudo, Benagil, Carvoeiro kaj Senhora da Rocha), la kultivado de vitoj (ĉefe ĉe Caramujeira kaj Vale d'El Rei) kaj la tradicia agrikulturo sen irigacio, aŭ pluvagrikulturo, konstituis, ĝis antaŭ nelonge, la ĉefejn enspezofontojn de la municipo. Plivivigita per la fiŝkaptado, la konservindustrio, komence de la 20-a jarcento, disvastiĝis tra tiuj areoj okazigante grandan prosperon kaj riĉecon. Ĉiuokaze, ekde la 1960-aj jaroj, estis turismo la ĉefa impulso de la disvolviĝo de la municipaj areoj, kreinte strukturojn necesajn por helpo kaj plifortigo de la ekonomia tavolaro, kun gravaj rezultoj, en la dungamerkato, nome oni kreis abundajn laborpostenojn. Rapide tiu ekonomia aktiveco fiksiĝis kiel ĉefa motoro de la loka ekonomio, nome granda levilo de la loka disvolviĝo, konvertinte sin en permanenta kaj struktura kadro de la disvolviĝo de la municipo. Elstaras en tiu areo de turismo zonoj konsiderataj kiel plej luksaj, petataj kaj aktivaj, nome la jenaj: Albandeira, Caramujeira kaj Monte Carvoeiro. La Strando Marinha, siaflanke, iĝis grava referenco por la internacia turismo.

Paralele al turismo, kreskiĝis serio de komplementaj aktivecoj, nome en areoj de servoj, konstruado, komerco kaj industrio.

Vidindaĵoj redakti

 
Strando de Carvoeiro.
  • Kasteloj de Estômbar kaj de São João do Arade (aŭ Fortikaĵo de São João do Arade)
  • Lumturoj de Ponta do Altar kaj de Alfanzina
  • Menhiro de Caramujeira
  • Municipa Muzeo de Lagoa
  • O Alambique do Malassada
  • Barelejo Tanoaria do Mestre João Carlos dos Santos
  • Konventoj de Nossa Senhora do Carmo, de São Francisco (aŭ Konvento do Praxel), kaj de São José
  • Ermitejo de Nossa Senhora da Encarnação
  • Fortikaĵo kaj Ermitejo de Nossa Senhora da Rocha
  • Preĝejoj de Ferragudo (Nossa Senhora da Conceição), de Lagoa (Nossa Senhora da Luz), de Porches (Nossa Senhora da Encarnação) kaj de Estômbar (São Tiago)
  • Puto Poço Santo, pilgrimejo
  • Strandoj de Albandeira, de Angrinha, de Barranco, de Barranquinho, de Benagil, de Beijinhos, de Caneiros (blua flago), de Carvalho, de Carvoeiro (blua flago), de Corredoura, de Cova Redonda, de Ferragudo, Praia Grande (Ferragudo), de Levante, de Malhada do Baraço, de Marinha, de Mesquita, de Mato, de Molhe, Praia Nova, de Nossa Senhora da Rocha (blua flago), de Paraíso, de Pau, de Pintadinho, de Tremoços, de Vale de Centeanes (blua flago), de Vale do Olival, de Infanta kaj Monte Carvoeiro.
  • Akvoparko Slide & Splash

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti