Lagopus estas malgranda genro de birdoj de la familio de Tetraonedoj. Ĝi enhavas tri ekzistajn speciojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lagopoj
Lagopo (L. lagopus)
Lagopo (L. lagopus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Tetraonedoj Tetraonidae
Genro: Lagopus
Genroj de subdivizioj

Lagopus lagopus
Lagopus leucura
Lagopus muta

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Specioj redakti

La distinga formo en Britio de la Lagopo, nome Ruĝa lagopoSkota lagopo (Lagopus lagopus scotica) estis foje konsiderata separata specio, L. scotica, sed tio ne estas plu akceptata.

Oni konas el fosilioj du prahistoriajn speciojn kaj du prasubspeciojn kuj estas la jenaj:

Aspekto redakti

La tri specioj estas ĉiuj specialistoj de malvarmaj regionoj. La Lagopo estas specio de cirkaŭpolusa tajgo, la Blankvosta lagopo estas birdo de alpa Nordameriko, kaj la Monta lagopo reproduktiĝas kaj en habitatoj de Arkto kaj de montaroj tra Eŭrazio kaj Nordameriko. Ili estas specioj de loĝantaj birdoj, ĉiuj, kun escepto de la Skota lagopo, kiu havas blankan vintran plumaron kiu helpas ilin ne esti distingebla en neĝa fono. Eĉ ties flugplumoj estas blankaj, dum tiuj plumoj estas nigraj ĉe preskaŭ ĉiuj birdoj (eĉ ĉe birdoj kiuj estas hegemonie blankaj, kiaj la Balia sturno, ĉar melanino faras ilin pli elastaj kaj tio plibonigas la flugoplenumon, kaj tiele la lagopoj de la genro Lagopus ŝajne pli facile fuĝas el predantoj ĉar ne estas vidataj dum forflugo.

Tiuj estas tre vegetaranaj birdoj, sed insektojn manĝas la kreskantaj idoj. Ĉe ĉiuj specioj escepte ĉe la Lagopo, la ino respondecas pri nestumado kaj idozorgado, tipe inter ĉasbirdoj.

La nomo de la genro Lagopus devenas el Antikva greka lagos (λαγως), signife "leporo", + pous (πους), "piedo", alude al la plumaj piedoj kaj fingroj tipe de tiu grupo adaptita al malvarmo (vidu ankaŭ Neĝoŝua leporo). La speciaj epitetoj muta kaj leucura estis dumlonge misliterumataj mutus kaj leucurus, pro erara kredo ke finaĵo de Lagopus indikas maskulena genro. Tamen, ĉe la antikva greka, la termino λαγωπους estas de feminena genro, kaj la specia epiteto devas kongrui kun tiu, la feminena muta kaj leucura estas ĝustaj[1].

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. David & Gosselin (2002)

Referencoj redakti

  • David, Normand & Gosselin, Michel (2002): The grammatical gender of avian genera. Bulletin of the British Ornithologists' Club 122(4): 257-282.
  • Madge, Steve; McGowan, Philip J. K. & Kirwan, Guy M. (2002): Pheasants, partidges and grouse : a guide to the pheasants, partridges, quails, grouse, guineafowl, buttonquails and sandgrouse of the world. Helm Identification Guides, Londono. ISBN 0-7136-3966-0