Lajos Alszeghy
Lajos Alszeghy [lajoŝ alsegi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Alszeghy Lajos estis hungara aktoro. Lia origina familia nomo estis Augner.
Lajos Alszeghy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Augner Lajos |
Naskiĝo | la 24-an de marto 1912 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 18-an de decembro 1947 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Lajos Augner [1] naskiĝis la 24-an de marto 1912 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de decembro 1947 (aliaj fontoj mencias malsamajn datenojn) en Budapeŝto.
Biografio redakti
Lajos Alszeghy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra Akademio en 1933. Liaj plej gravaj instruistoj estis Sándor Góth, Adorján Nagy kaj Árpád Ódry. Post siaj studoj li aliĝis al migranta teatra trupo. En la sekva teatra jaro li apartenis al Teatro Király, poste li ludis al la hungara minoritato en Bratislava. Inter 1936 kaj 1939 li apartenis al Teatro Csokonai (Debrecen). Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- migranta trupo de Róbert Bánky (1939–1941)
- Teatro Magyar (1941–1943)
- Gaja Teatro (1943–1944)
- Teatro Madách (1946–1947).
Li mortigis sin.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- William Shakespeare:
- Reĝo Lear - stultulo
- La Venecia Komercisto - Shylock
- John Steinbeck: Pri Musoj kaj Homoj - Candy
Elektitaj filmaj roloj redakti
- Lelki klinika (1941) – ĵurnalisto
- Egér a palotában (1942) – ŝakludanto
- Valamit visz a víz (1943) – Gergely
- Makkhetes (1944) – tajloro