Lajos Bartucz

Lajos Bartucz [lajoŝ bartuc], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Bartucz Lajos estis hungara antropologo, altlerneja instruisto, speleologo, membro de Societo Dugonics.

Lajos Bartucz
Lajos Bartucz
Lajos Bartucz
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1885 (1885-04-01)
en Szegvár
Morto 3-an de junio 1966 (1966-06-03) (81-jara)
en Budapeŝto
Tombo Farkasréti Cemetery
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo antropologo • universitata profesoro
Information icon.svg
vdr
Memortabulo pri Lajos Bartucz

Lajos Bartucz[1] naskiĝis la 1-an de aprilo 1885 en Szegvár, li mortis la 3-an de junio 1966 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Lajos Bartucz maturiĝis en piarista gimnazio de Kecskemét. Li akiris antropologian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1909. Jam dum la studentaj jaroj li estis samloke asistanto, en 1914 li atingis la instruan rangon privata profesoro. Dum la Hungara Sovetrespubliko li spektaklis ankaŭ al laboristoj, tial post falo de la respubliko li estis neglektita. En 1921 li eklaboris en la Hungara Nacia Muzeo, kie inter 1935-1940 li estis etnografia direktoro. Li denove instruis en la universitato inter 1932-1939. Li estis katedrestro inter 1940 kaj 1959 en Scienca Universitato de Szeged, sed li instruis ankaŭ en la budapeŝta universitato inter 1949-1959. Li doktoriĝis en 1952. Inter 1959-1965 li estis institutestro, poste li pensiuliĝis. Li ricevis 3 premiojn inter 1931-1964.

Elektitaj kontribuojRedakti

  • Az emberiség faji felosztásáról (1905)
  • Arad megye népének anthropológiai vázlata (Arad megye, 1912)
  • A magyar jakobinusok emlékezete (kunverkinto, 1919)
  • Über die Anthropologie der Ungaren aus der Umgebung des Balaton-Sees (1923)
  • Honfoglaláskori magyar koponyák (1926)
  • Über die anthropologischen Ergebnisse der Ausgrabungen von Mosonszentjános (1929)
  • Az emberfajták és a magyarság faji összetétele (1935)
  • Magyar ember, típus, faj (1940)
  • A magyar nép (redaktita librok, 1943)
  • Adatok a magyarországi avarok ethnikai és demográfiai jelentőségéhez (1950)
  • A Szentes-Kajászi avarkori temető tipológiájához (1958)
  • A praehistorikus trepanáció és orvostörténeti vonatkozású sírleletek (1966)

MemorigilojRedakti

  • memortabuloj en Szeged kaj Szegvár

FontojRedakti

ReferencojRedakti