Lajos Bencze [lajoŝ bence], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bencze Lajos estis hungara inĝeniero pri arbaroj, universitata profesoro, ĉasisto.

Lajos Bencze [1] Arkivigite je 2008-01-07 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1912 en Hungara reĝlando en Érsekújvár, (nuntempa Nové Zámky en Slovakio). Li mortis la 24-an de julio 2007 en Sopron.

Biografio redakti

Lajos Bencze frekventis hungaran gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en Brno, fine li ricevis diplomon en 1939 en Sopron. Dum la 2-a mondmilito li laboris en ministerio en Budapeŝto. Post jaroj li laboris en Tamási, ekde 1957 en Sopron. En 1963 li iĝis docento en la sama urbo. En 1969 li fondis novan katedron, kiun li gvidis ĝis 1979. Li ricevis premiojn inter 1971-2004.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • ’’Vadgazdaságtan’’ (1955) - faklibro
  • ’’Tapasztalatok a vad téli takarmányozásával kapcsolatban’’ (1963)
  • ’’A vadászati oktatás múltja és jelene’’ (1971)
  • ’’Az erdők szerepe a szarvasállomány táplálékigényének kielégítésében’’ (1983)
  • ’’Geschichte des Unterrichtes und der Forschung im Bereich der Jagdkunde’’ (1991)
  • ’’A tudás bölcsőjénél’’ (2004)

Fontoj redakti