Lajos Bokros [lajoŝ bokroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli plene) Bokros Lajos András estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, ekonomikisto, profesoro.

Lajos Bokros en 2013

Lajos Bokros [1] Arkivigite je 2015-04-06 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 26-an de junio 1954 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Bokros lernis en Universitato pri Marx Károly, poste li plulernis unu jaron en Panamo helpe de stipendio en 1976. Li akiris diplomon en 1978, post 2 jaroj li doktoriĝis. Inter 1980 kaj 1986 li laboris en financa instituto, tiutempe li kontribuis en subteraj periodaĵoj. Li estis elektita parlamenta deputito en 1990, sed post 2 monatoj li abdikis. Inter 1990 kaj 1995 li gvidis la hungaran borson, poste unu jaron li estis ministro pri financo. Tiam la buĝeto estis preskaŭ en bankroto, Bokros tuj kreis pakaĵon, kiu savis la buĝeton, sed tio kaŭzis falon de la vivnivelo. Li iĝis la plej abomeninda politikisto, tial li ekzemple en Kroatio kaj Pollando li laboris plu, kiel financa konsilanto. Hejmenveninta en 2004 li instruas en Mez-Eŭropa Universitato, krome li ankaŭ politikadas. Inter 2009 kaj 2014 li estis deputito de Eŭropa Parlamento. En 2013 li fondis partion. Li edziĝis dufoje, sed li ne havas idon.

Fontoj redakti