Malfermi la ĉefan menuon
Lajos Jurányi

Lajos Jurányi [lajoŝ jurAnji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Jurányi Lajos estis hungara botanikisto, kuracisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1882).

Lajos Jurányi [1] naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1837 en Nyíregyháza. Li mortis la 27-an de februaro 1897 en Habsburga Imperio en Abbazia (nuntempa Opatija en Kroatio.

BiografioRedakti

Lajos Jurányi frekventis universitaton en Pest (urbo) inter 1856-1862, poste helpe de stipendio li plulernis en Vieno kaj Jena. En 1866 li oficiale iĝis profesoro-instruisto en universitato de Pest, kie li instruis ĝismorte. Li longe laboris ankaŭ en botanika ĝardeno de Budapeŝto.

Verkaro (elekto)Redakti

  • A Vaucheria geminata ivarszervei s a nemzési folyamat e moszatnál, (1866)
  • A Salvinia natans Hoffm. spóráinak kifejlődéséről, (1873)
  • Über die Entwickelung der Sporangien und Sporen der Salvinia natans, (1873)
  • Növénytan, (1885)
  • A magvak csirázásáról, (1892)

FontojRedakti