Lajos Kiss (kajakisto)
Lajos Kiss [lajoŝ kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Lajos estis hungara kajakisto, olimpiano, instrumentisto.
Lajos Kiss (kajakisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de majo 1934 en Miskolc |
Morto | 31-an de aŭgusto 2014 (80-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Ludovica Military Academy |
Okupo | |
Okupo | kajakisto |
Lajos Kiss (kajakisto)[1] naskiĝis la 22-an de majo 1934 en Miskolc, li mortis la 31-an de aŭgusto 2014 en Miskolc.
Biografio redakti
Lajos Kiss (kajakisto) akiris licencon pri instrumentisto en Diósgyőr. Li edziĝis, filino naskiĝis, kiu mortis frue sen geedziĝo. La geedza paro divorcis, Kiss restis tuta sola. Kiss travivis infarkton en 1986, kirurgo amputis liajn 3 piedfingrojn en 2006, li estis trudemerito pro la malsanoj. Li ricevis ŝtatan premion en 1996.
Sporta kariero redakti
Lajos Kiss (kajakisto) komence estis kajakisto en sia naskiĝurbo sur Sajó, sed li sportadis ekde 1951 jam en Budapeŝto. Li estis hungara ĉampiono en 1955 kaj 1956 individue en distanco 1000 m, tial li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kun bronza medalo en la menciita branĉo. Post 2 jaroj en mondĉampionumo li estis la dua stafete en distanco 500 m.