Lajos Lajtai [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Lajtai Lajos Manó estis hungara komponisto pri operetoj.

Lajos Lajtai
Lajos Lajtai
Lajos Lajtai
Persona informo
Naskonomo Lajtai Lajos Manó
Naskiĝo la  13-an de aprilo 1900(nun 1900-04-13)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 12-an de januaro 1966
en Hungario Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj hungara
Ŝtataneco SvedioHungario
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Lajos Lajtai naskiĝis la 13-an de aprilo 1900 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de januaro 1966 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Lajtai devenis el juda familio [1]. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste komercan akademion en Vieno. Li soldatiĝis en 1918. Post la 1-a mondmilito li komponis por revuoj. En 1923 lia opereto debutis en Budapeŝto, en la sekvaj jaroj li daŭre komponis operetojn. Li edziĝis en 1933, post 2 jaroj li migris al Svedio pro la maziismo. Depost la 2-a mondmilito li ofte revojaĝis al Hungario, sed tiam li komponis nur solan opereton. Liaj operetaj ŝlagroj eĉ hodiaŭ estas konataj (Hétre ma várom…, Legyen a Horvát kertben Budán…, Jöjjön ki Óbudára…, Hol van az a nyár…, Én édes Katinkám…).

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • Das nackte Ballet (revuo)
  • Az asszonyok bolondja (1923, debuta opereto)
  • A meztelen Pest (1924, revuo) - teksto: Mátyás Feld
  • Mesék az írógépről (1927, opereto prezentita en Teatro Városi)
  • A régi nyár (1928, opereto (teksto: István Békeffi) prezentita en 2 teatroj en Budapeŝto 150-foje, en 1929 en Nurenbergo kiel Sommer von Einst; el la opereto estis kreita ankaŭ televizia filmo en 1969)
  • Tonton (1935)
  • Három tavasz (1958, opereto prezentita en Operetoteatro (Budapeŝto))

Fontoj redakti