Lajos PÓCS [lajoŝ pOĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pócs Lajos estis hungara fizikisto, profesoro.

Lajos Pócs
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1931 (1931-04-02)
Morto 23-an de decembro 1994 (1994-12-23) (63-jaraĝa)
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Lajos Pócs [1] Arkivigite je 2016-03-15 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 2-an de aprilo 1931 en Budapeŝto. Li mortis la 23-an de decembro 1994 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Pócs frekventis kalvinanan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris fizikistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1954. Post siaj studoj li laboris ĝismorte en la centra fizika esplora instituto en Budapeŝto. Komence li esploris produktadon de energio helpe de fuzio, tial li studvojaĝis al Kopenhago, Dubna, Usono. Ankaŭ en la sekvaj jardekoj li okupiĝis pri atomoj kaj fuzioj. Ekde la 1960-aj jaroj li estis hungara pioniro en sistema uzado de komputiloj. Tiutempe li ofte instruis en la menciita universitato. En 1972 li kandidatiĝis.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az elektromágneses fal problémájáról (1957)
  • Die Zahl der zufälligen Koinzidenzen beim Arbeiten mit einer gepulsten Quelle (1962)
  • Sirius: A program package for nuclear data processing (1973)
  • Surface modification and gas re-emission behaviour of aluminium under.quasi-simultaneous multiple energy helium bombardment (1985)
  • Tabulae Directionum Profectionumque... A Hungarian Codex and the Ephemerides of Columbus (1992)

(En ĉiuj artikoloj li estis kunlaboranto.)

Fontoj redakti