Lajos Pósa
Lajos PÓSA [lajoŝ pOŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pósa Lajos estis hungara poeto, ĵurnalisto, verkisto, membro de Societo Petőfi (1892).
Lajos Pósa | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 9-an de aprilo 1850 en Radnovce | ||||
Morto | 9-an de julio 1914 (64-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 9-1-100 vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto poeto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lajos Pósa naskiĝis la 9-an de aprilo 1850 en Hungario, en vilaĝo Radnót (nuntempa Radnovce en Slovakio). Li mortis la 9-an de julio 1914 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiLajos Pósa frekventis universitaton en Pest (urbo), krome li instruis studentojn por financi la lernadon. Li komencis sian verkistan karieron en la 1870-aj jaroj. Baldaŭe li longe vivis en Szeged, sed en 1889 li venis al Budapeŝto. Li kune kun Elek Benedek fondis porinfanan periodaĵon. Li edziĝis en 1901.
Li uzis la pseŭdonimojn Darázs, Figyelő, Lajos bácsi. Li verkis resume pli, ol 50 volumojn, kelkaj estis tradukitaj al fremdaj lingvoj.
Verkaro (elekto)
redakti- Költemények (Poemoj) 1878
- Dalok, regék az ifjúság számára 1884
- Gyermekversek (Porjunularaj poemoj) 1886
- Négy mese a gyermek-ifjúság számára (Kvar fabeloj por la junularo) 1887
- Pillangók (Papilioj) 1888 - poemoj por geinfanoj
- Virágok (Floroj) 1889 - bildlibro
- Haza és szabadság (Patrio kaj libereco) 1895 - patriotaj poemoj kaj deklamaĵoj
Fontoj
redakti- Hungarlingva Vikipedio
- hompaĝo Arkivigite je 2013-05-30 per la retarkivo Wayback Machine