Lajos Pethe [pete], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pethe Lajos estis hungara inĝeniero.

Lajos Pethe
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1879 (1879-03-12)
en Silická Jablonica
Morto 20-an de aŭgusto 1958 (1958-08-20) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo mininĝeniero • metala inĝeniero
vdr

Lajos Pethe [1] Arkivigite je 2016-09-23 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 12-an de marto 1879 en Hungara reĝlando en Jablonca (nuntempa Silická Jablonica en Slovakio), li mortis la 20-an de aŭgusto 1958 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Pethe frekventis gimnazion en Rozsnyó, poste li studis en Akademio de Selmec inter 1898–1902. Post siaj studoj li faris la necesajn praktikajn laborojn en la regiono, poste li akiris diplomon. Li komencis sian karieron en minejoj pri saloj. Ekde 1910 li havis inĝenieran postenon en Nagybánya. Dum la 1-a mondmilito li gvidis inspektoran oficejon pri ĉiuj hungaraj minejoj kaj metalurgiaj objektoj. Ekde 1921 li havis postenon en la financa ministerio, ekde 1935 en la industria ministerio. Li ricevis la titolon ĉefkonsilisto pri minejoj. Liaj tiutempaj plej menciindaj agoj estis helpoj al la menciita akademio kaj koaksoproduktado en Komló. En 1936 li pensiuliĝis, tamen en la fruaj 1950-aj jaroj li laboris en instituto.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Újabb feltárások a veresvízi m. kir. bányamű nyugati osztályában (1911)
  • Fém-bányászatunk technikai fejlődése (1929)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj redakti