Lajos Ritók
Lajos Ritók [lajoŝ ritOk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ritók Lajos estas hungara pentristo, grafikisto.
Lajos Ritók | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de majo 1968 (55-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Lajos Ritók [1] naskiĝis la 16-an de majo 1968 en Oradea (Rumanio).
Biografio redakti
Lajos Ritók apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li aĝis 15, kiam li komencis interesiĝi pri ĉinaj sportoj, kuracado, filozofio. Post 6 jaroj li jam estis trejnisto pri specialaj ĉinaj sportoj. En 1989 li finis belartan lernejon en sia naskiĝurbo, poste li translokiĝis al Debrecen. Li edziĝis, baldaŭ 3 gefiloj naskiĝis. Li akiris diplomon en Hungara Belarta Universitato en 2008, post 2 jaroj li finis samloke la majstran kurson. Li kreas pentraĵojn kaj grafikaĵojn, sed lia ŝatata tekniko estas la karbodesegnaĵo. Li ricevis 4 diverslandajn premiojn inter 1987-2015.
Elektitaj ekspozicioj redakti
Li ekspoziciis ekzemple en Parizo, Londono, Novjorko, Budapeŝto, Cluj, Göteborg, Stutgarto.
Elektitaj pentraĵoj redakti
-
Paŝtisto en Hortobágy
-
Ripozo
-
Hundoportreto