Lajos Szabó (pentristo)

Lajos Szabó [lajoŝ sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Lajos estis hungara pentristo, portretisto. Lia nomo estis tre ofta, tial foje liaj nomvariantoj estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Csepeli Szabó Lajos aŭ Cs. Szabó Lajos.

Lajos Szabó
Persona informo
Naskonomo Szabó Lajos
Naskiĝo 22-an de septembro 1927 (1927-09-22)
en Levice
Morto 25-an de julio 1995 (1995-07-25) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Lajos Szabó [1] naskiĝis la 22-an de septembro 1927 en Levice (Ĉeĥoslovakio), li mortis la 25-an de julio 1995 en Budapeŝto (Hungario).

Biografio redakti

Lajos Szabó apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li ne volis esti viktimo de Dekretoj de Beneš, tial post la 2-a mondmilito li alvenis en Budapeŝton. Li finis la mezlernejon, li laboris en fabriko de Csepel kaj li aliĝis la la komunista movado. Li akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1951. Liaj plej gravaj instruistoj estis Rezső Burghardt, László Kandó, Bertalan Pór kaj János Kmetty. Intertempe en 1950 li lernis en simila altlernejo de Krakovo helpe de stipendio. Inter 1953-1957 li gvidis pentristan rondon en Sztálinváros, poste li pentradis en Artistkolonio (Kecskemét). Li edziĝis en 1963. Tiutempe li pentradis en propra ateliero en Budapeŝto aŭ Szentendre, Visegrád. Liaj oftaj temoj estis laboristoj konformaj al la socialismo. Li ricevis premion en 1952.

El solaj ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • ĉirkaŭ 300 portretoj (ekzemple Lenino, László Rudas)
  • Szabó Lajos önarcképe (1980)
  • Próbavétel a Martin-kemencéből (1981)
  • Tájkép

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-08-26. Alirita 2018-08-26.