Lajos SZILVÁSI [lajoŝ silvAŝi], hungare Szilvási Lajos, Esperante Ludoviko Szilvási estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto.

Lajos Szilvási
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1932 (1932-01-13)
en Szolnok
Morto 9-an de novembro 1996 (1996-11-09) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Memorigilo Lajos Szilvási
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistoscenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lajos Szilvási naskiĝis la 13-an de januaro 1932 en Szolnok. Li mortis la 9-an de novembro 1996 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Szilvási frekventis gimnazion en Keszthely, poste li eklaboris en Budapeŝto ĉe grava ĵurnalo kaj ĉe periodaĵoj, kie li plenumis diversajn postenojn. Dum la hungara revolucio de 1956 li partoprenis en redaktado de tiam libera periodaĵo. Resume li verkis 27 romanojn (el ili 8 ankaŭ eksterlande). Komence li ĉerpis temojn el la 2-a mondmilito, poste el la tiutempa socialista vivo.

Verkoj (elekto), ĉiuj romanoj redakti

  • Középiskolások (Mezlernejanoj), 1953
  • Fény a hegyek között (Lumo inter la montoj), 1956
  • Kinek a sorsa? (Kies sorto?), 1964
  • És mégis őrizetlenül (Tamen nearestite), 1964
  • Fekete ablakok (Nigraj fenestroj), 1965
  • Születésnap júniusban (Naskiĝtago en junio), 1969
  • Ördög a falon (Diablo sur la muro), 1972
  • Hozomány (Doto), 1978
  • Karácsony (Kristnasko), 1979
  • Szökőév (Superjaro), 1982
  • A néma (La mutulo), 1985
  • Jegenyék (Poploj), romanoserio, 1987-2008

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio