Lapu-Lapu

Lapu-Lapu - tagaloge Lungsod ng Lapu-Lapu - estas urbego en Filipinoj, en provinco Cebuo. Lapu-Lapu apartenas al Cebua urbaro.

Lapu-Lapu
Mactan-from-above.jpg
Administrado
Poŝtkodo 6015 [+]
Retpaĝaro www.lapulapucity.gov.ph [+]
Demografio
Loĝantaro 408 112  (2015) [+]
Loĝdenso 7 024 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 19′ N, 123° 59′ O (mapo)10.315008333333123.97608888889Koordinatoj: 10° 19′ N, 123° 59′ O (mapo) [+]
Areo 58,1 km² (5 810 ha) [+]
Situo de Lapu-Lapu
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Lapu-Lapu (Philippines) [+]
Information icon.svg
vdr
Juĝejo de Lapu-Lapu

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

Lapu-Lapu kuŝas sur malgranda insulo kontraŭ granda insulo Cebu. [1]. Mandaue troviĝas nur 3, Cebuurbo 5, Manilo 575, Kezonurbo 579 kilometrojn (aere) [2].

HistorioRedakti

En 1521 ĉi tie surteriĝis ŝipkapitano Fernão de Magalhães, kiun la indiĝenoj murdis. Iom poste hispanoj alvenis kaj aŭgustenanoj fondis vilaĝon nomatan Opon en 1730. Kiam la Filipina Revolucio disvastiĝis en 1896, la homoj organizis lokajn revoluciajn unuojn. En 1905 Opon aranĝis siajn unuajn urbajn elektojn. En 1941 la japanoj bombardis la havenon pro la naftaj ujoj. En la sekvanta jaro la japnoj okupis la insulon, usonanoj reokupis ĝin en 1945. Jam sub nomo Lapu-Lapu akiris urban statuson en 1961. En 1973 oni deklaris la lokon de Magalhães nacia sanktejo.

 
Monumento pri nacia heroo Lapu Lapu

EkonomioRedakti

Branĉoj de la ekonomio en Lapu-Lapu estas la komerco kaj industrio (muelejoj, ŝipkonstruado). Menciindas la fiŝkaptado.

TrafikoRedakti

Lapu-Lapu havas 2 pontojn tra la maro al Mandaue. Apud Lapu-Lapu funkcias la internacia flughaveno. Ekzistas nature marhaveno kun petrolaj instalaĵoj.

 
Haveno de Lapu-Lapu

KlimatoRedakti

La klimato de Lapu-Lapu estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1565 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, nur inter februaro-aprilo falas pli malofte. La averaĝa jara temperaturo estas 28 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

VidindaĵojRedakti

FontojRedakti