Laura Perls

german-usona psikoanalizistino
(Alidirektita el Laura Pearls)

Laura Perls - naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1905 en Pforzheim, mortis la 13-an de julio 1990 samurbe - estis german-usona psikoanalizistino. Ŝi estis kuniniciatinto de la Gestalt-terapio, kiun ŝi evoligis kun sia edzo Fritz Perls kaj la kolego Paul Goodman. Iliaj konceptoj forte influis kaj apartenis al la fundamento pri la skolo de humanisma psikologio, kvankam la geedzoj Perls ne mem membris en ĝi.

Laura Perls
Persona informo
Naskonomo Lore Posner
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1905 (1905-08-15)
en Pforzheim
Morto 13-an de julio 1990 (1990-07-13) (84-jaraĝa)
en Pforzheim
Lingvoj angla
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Fritz Perls
Okupo
Okupo psikologokuracisto
vdr

Laura Posner kreskis en juda familio de juvelistoj en Pforzheim. Kiel la nura knabino en la klaso ŝi frekventis la gimnazion Johano Reuchlin kaj en 1923 komencis studi juron en la universitato de Frankfurto (ĉe Majno). En 1926 ŝi ŝanĝis de juro al psikologio kaj filozofio. Ŝi ĉeestis kursojn kun la Gestalt-psikologoj Max Wertheimer, Kurt Goldstein kaj Adhémar Gelb, kun kiuj ŝi skribis sian doktorigan disertaĵon, kaj ankaŭ aŭdis prelegojn de Edmund Husserl, Paul Tillich kaj Martin Buber. En 1927 ŝi komencis psikanalizan trejnadon kun Karl Landauer. Sekvis trejna analizo kun Frieda Fromm-Reichmann. Ekde 1931 ŝi havis sian propran psikanalizan praktikejon; ŝia kontrolisto estis Otto Fenichel.

Ŝi renkontis sian estontan edzon, la psikanaliziston Fritz Perls, en kurso instruita de Goldstein kaj Gelb. Ili geedziĝis en 1930 kaj translokiĝis al Berlino. La paro havis du infanojn: Renate (n. en 1931) kaj Steve (n. en 1935).

Laura Perls havis lecionojn pri danco kaj movado ekde sia infanaĝo. Ekde 1931 ŝi praktikis kaj lernis "senteman korpan kaj movadan laboron" de Elsa Gindler.

En 1932 ŝi partoprenis en kontraŭfaŝisma grupo kiu batalis kontraŭ la nacisocialistoj. Post la potencpreno de la nacisocialistoj en 1933, ŝi kaj ŝia edzo estis baldaŭ devigitaj fuĝi - ili unue elmigris al Nederlando. En 1934 ŝi kaj ŝia edzo ekziliĝis en Sudafriko. Tie ili fondis la unuan psikanalizan instituton en la lando. Dum tiu tempo komenciĝis antaŭlaboro pri Gestalt-terapio - kiun ŝia edzo publikigis en sia unua libro "Das Ich, der Hunger und die Aggression" ("la mio, la malsato kaj la agreso", 1942).

En 1947 Laura kaj Fritz Perls elmigris al Usono. De tiam ŝi vivis kaj laboris ĉefe en Novjorko kaj, post kiam ŝia edzo translokiĝis al la Usona Okcidenta Marbordo, gvidis la New York Institute for Gestalt Therapy, kiun ŝi kunfondis en 1952. En 1976 ŝi rezignis pri sia privata praktikejo kaj dediĉis sin ekskluzive al instruado.

Ŝi mortis en 1990 en la juda malsanulejo Siloah en Pforzheim kaj estas entombigita en la juda tombejo en Pforzheim kune kun sia edzo Fritz Perls.