Malfermi la ĉefan menuon

Laŭrenco Nikolao

(Alidirektita el Laurentius Nicolai Norvegus)

Laurentius Nicolai Norvegus (1540-1622) (Laurids Nilssøn) (* Tønsberg, en la 1540 - Vilno, en la 5-a de majo 1622)[1] estis norvega kapelano de la sveda reĝino, Katarina Jagelona (1526-1583)[2], kaj jesuita pastro, kiu partoprenis en la kontraŭ-reformo en Svedio, ekdisputante kun la lokaj luteranoj kaj publikigante dubosencan libron. Li eble estis parenco de Jens Nielsen (1538-1600)[3], episkopo de Oslo, kaj havis la ambicion rekatolikigi Svedion.

Laurids Nielsen
(1540-1622)
Persona informo
Naskiĝo 1540
en Tønsberg, Flago-de-Norvegio.svg Norvegio
Morto 5-a de majo 1622
en Vilno, Flago-de-Litovio.svg Litovio
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Ŝtataneco NorvegioSvedio [#]
Alma mater Universitato de Upsalo
Universitato de Kolonjo
Universitato de Loveno
Universitato de Douai
Profesio
Profesio katolika sacerdoto • misiisto • universitata profesoro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

La Universitato de Upsalo ege malfortiĝis dum la regado de Gustavo Vasa kaj Johano la 3-a decidis malfermi novan teologian kolegion en Stokholmo por restarigi la altan edukecon ene de la sveda regno. Pro sia populareco, Norvegus estis indikita kiel profesoro kaj pli malfrue rektoro de la nova institucio. Li sukcesis altiri multajn studentojn kaj penis eviti multajn diskutojn klopodante kaŝi sian lojalecon al Katolikismo.

BiografioRedakti

Li unue estis edukita en la katedrala lernejo de Oslo, poste li daŭrigis siajn studojn en Kopenhago kaj en 1558 li estis em Amsterdamo. En 1559, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Loveno, kie li aliĝis al la katolik-romia eklezio. Post diplomiĝi kiel Magistro, li studis tie, eniris en la Societon de Jesuo kaj ordiniĝis sacerdoto en 1565. Kiel kolego de Roberto Bellarmino[4], li instruis en la religia seminario, sed ekde 1571 li klopodis trovi postenon kiel misiisto en Skandinavio.

La ŝanco aperis en 1575, kiam la reĝo Johano la 3-a, akceptis Norveguso-n kiel konfesanto de la reĝino, tamen li ne povus igi publika lian katolikan fidon. Tie li trovis la rezistecon de la rektoro de la Municipa Lernejo en Stokholmo, Abraham Angermannus (1540-1607)[5].

VerkojRedakti

  • Confessio Christiana : det er Den Christelige Bekiendelse om Herrens veig, huilken den Christelig menighed udi disse trende nordlendske riger, Danmarck, Suerige, oc Norrige stadelige hafuer bekiendt oc efterfuldt, fraa det første de hafue annammede den Christelige tro, ofuer sexhundret aar, indtil Christian de tredie Danmarkis oc Norrigis oc Gøtstaf Suerigis rigis Konningers tijd - 1605
  • Examen confessionis fidei Synodi Upsalensis in regno Sueciae anno Domini 1593 celebratae, Kolsrud, Oluf 1965
  • Epistolarum commercium: aliaque quaedam scripta de manu eius. Hrsg. v. Johannes J. Duin, Oskar Garstein. St Olav Forlag, Oslo 1980
  • De Reformatione Religionis Christianæ Per Ministros Euangelicos introducta Deliberatio: A Studiosis quibusdam iuuenibus ex Daniæ & Noruegiæ Regis extra patriam literaru[m] gratia, degentibus : Proposita Professoribus Academiæ Hafniensis, Anno 1602, 1 Oct[obris]. 1606

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj