Vechigen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Lauterbach (Vechigen))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vechigen (stacidomo).


Vechigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Berno kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 4608 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Vechigen
Blazono de Vechigen
Blazono de Vechigen
Blazono de Vechigen
Preĝejo de Vechigen
Preĝejo de Vechigen
Preĝejo de Vechigen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Berno
Koordinatoj  46° 56′ 50″ N 7° 33′ 45″ O / 46.94722 °N, 7.56250 °O / 46.94722; 7.56250 (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ 50″ N 7° 33′ 45″ O / 46.94722 °N, 7.56250 °O / 46.94722; 7.56250 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4608
Areo 24,83 km²
Alteco 583 m super marnivelo
Poŝtkodo 3067
Komunumkodo 0359
Mapo de Vechigen
Mapo de Vechigen
Mapo de Vechigen
vdr

Geografio redakti

Vechigen situas en la Svisa Mezlando en la valo de la rivereto Worble proksimume 10 kilometrojn oriente de la federacia urbo Berno, kiun kies aglomeraĵo ĝiaj setlejoj komplete kunkreskis. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Boll/Sinneringen, Dentenberg, Lauterbach, Lindental, Littewil, Radelfingen, Utzigen kaj Vechigen.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 24,83 km², de kiuj 30,4% estas kovritaj de arbaro, 60,7% servas por agrikulturo kaj 8,5% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Vechigen limas en nordo al Krauchthal, en nordoriento al la eksklavo Tannen de la komunumo Oberburg, en oriento al Walkringen, en sudo al Worb, en sudokcidento al Muri ĉe Berno, kaj en nordokcidento al Stettlen.

Trafiko redakti

Tra Stettlen pasas ĉefvojo de Worb al Berno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de ok kilometroj okcidente apud Berno kaj al la svisa aŭtovojo A6 kvar kilometrojn sudokcidente apud Muri ĉe Berno. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la etspura trama fervojo de la entrepreno Regiona Trafiko Berno-Soloturno de Worb tra Bolligen al la ĉefa stacidomo de Berno.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Vechigen datiĝas el la jaro 1275 kiel Vechingen. La valo kaj montara kamparo de Vechigen apartenis al la senjorujo de Baronoj de Belp-Montenach, kiuj ĝin devis koncedi en la jaro 1298 al la urbo Berno, kaj estis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 unu el la kvar paroĥoj de Berno. [2]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti