Lavinia Soo-Ji Meijer (Sud-Koreio, 12-an de februaro 1983) estas nederlanda harpistino.

Lavinia Meijer
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1983 (1983-02-12) (41-jaraĝa)
en Sud-Koreio
Lingvoj korea
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo harpisto
TTT
Retejo https://www.laviniameijer.com/
vdr

Biografio redakti

Lavinia Meijer naskiĝis en Sud-Koreio kaj venis kiel dujarulino ĉe siaj adoptgepatroj en Nederlando. Ŝi elkreskis en Arnhemo kaj tie trapasis la Urban Gimnazion. Je naŭjara aĝo ŝi komencis ludi harpon kaj du jarojn pliposte ŝi estis akceptita al la sekcio junaj talentuloj de la Utreĥta Konservatorio ĉe Erika Waardenburg. Ŝi akiris diplomojn Bakalaŭro de Muziko kaj Magistro de Muziko, ambaŭ kun laŭdo, en respektive 2003 kaj 2005 je la konservatorioj de Utreĥto kaj Amsterdamo.

 
Dum konĉerto en 2011

Eksteraj ligiloj redakti