Arconciel

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Le Chenaillon)

Arconciel estas historia urbeto kaj komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 771 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Arconciel
Blazono de Arconciel
Blazono de Arconciel
Blazono de Arconciel
Arconciel
Arconciel
Arconciel
former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 44′ 46″ N 7° 7′ 28″ O / 46.74611 °N, 7.12444 °O / 46.74611; 7.12444 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 46″ N 7° 7′ 28″ O / 46.74611 °N, 7.12444 °O / 46.74611; 7.12444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 771
Areo 6,11 km²
Alteco 734 m super marnivelo
Poŝtkodo 1732
Komunumkodo 2171
Mapo de Arconciel
Mapo de Arconciel
Mapo de Arconciel
vdr

Geografio redakti

Arconciel situas en la Friburga Mezlando, proksimume 7 kilometrojn sudsudokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo, ĉe la bordo de la rivero Sarino, kiu formas la okcidentan kaj sudan limon de la komunumo. La komunumo Arconciel konsistas el la urbeto Arconciel, kaj la setlejoj kaj kvartaloj Le Chenaillon, Les Creux kaj Les Fontanalles, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,17 km², de kiuj 30,5% estas kovritaj de arbaro, 57,2% servas por agrikulturo kaj 8,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Arconciel limas en nordo al Hauterive, en nordoriento al Marly, en oriento al Ependes, en sudoriento al Senèdes, en sudo al Treyvaux, en sudokcidento al Rossens kaj en okcidento al Corpataux-Magnedens.

Trafiko redakti

La komunumo Arconciel situas flanke de la gravaj trafikvojoj kaj atingeblas pere de flankaj vojoj de ĝiaj najbaraj komunumoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas en distanco de proksimume 4 kilometroj apud Hauterive. Per buslinio de Friburgo al Treyvaux la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Arconciel datiĝas el la jaro 1082 kiel castrum Arconciacum. Dum mezepoko Aroconciel posedis urborajton kaj estis la centro de la signifa senjorujo Illens. Restaĵoj de la burgo ankoraŭ bone rekoneblas. En la jaro 1484 Arconciel estis integrita al la Malonva Kamparo de Friburgo sub la Novurba Flago. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Arconciel apartenis al la distrikto La Roche, poste ĝis 1748 al la distrikto Friburgo, kaj tiam ĝi surbaze de la nova kantona konstitucio estis integrita al la distrikto Sarino.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti