Leap Year ("Superjaro") estas usona romantika komedia filmo de 2010 reĝisorita de Anand Tucker kaj verkita de Harry Elfont kaj Deborah Kaplan kun la ĉefroloj de Amy Adams kaj Matthew Goode, ĝi estis lanĉita dum 2010 en Irlando.[1]

Leap Year
filmo
Originala titolo Leap Year
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2010, 9 sep. 2010, 28 jan. 2010, 5 mar. 2010
Ĝenro romantika komedio
Kameraado Newton Thomas Sigel
Reĝisoro(j) Anand Tucker • Gary Barber • Roger Birnbaum • Jonathan Glickman
Produktisto(j) Gary Barber • Roger Birnbaum • Jonathan Glickman
Scenaro Harry Elfont • Deborah Kaplan
Loko de rakonto Irlando
Muziko de Randy Edelman
Rolantoj Amy Adams • Matthew Goode • Adam Scott • John Lithgow • Dominique McElligott • Ian McElhinney • Kaitlin Olson • Michael J. Reynolds • Tony Rohr • Marcia Warren • Catherine Walker
Produktinta firmao Universal Studios 
Spyglass Media Group
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Sukcesa Anna Brady (Amy Adams) estas frustrita pro tio ke sia kardiologa koramiko Jeremy Sloane post kvar jaroj ankoraŭ ne proponis al ŝi geedziĝon. Ŝi decidas vojaĝi de Bostono al Dublino, por proponi geedziĝon al li la 29-an de februaro (supertago), dum li estas tie ĉe konferenco. Anna deziras profiti irlandan tradicion, en kiu virino proponas edziĝon al viro dum supertago.

Dum la flugo, ŝtormo deturnas la aviadilon al Kimrio. Anna dungas ŝipeton por konduki ŝin al Cork. La severeco de la ŝtormo devigas ŝin surteriĝi ĉe malgranda ĉemara vilaĝo nomata Dingle. Anna petas Declan O'Callaghan (Matthew Goode), irlandan gastejestron, taksie veturigi ŝin al Dublino. Unue li rifuzas, sed post kiam lia taverno estas minacita pro ŝulda nepago, li konsentas veturigi ŝin kontraŭ 500 €. Laŭ la vojo, li mokas ŝian kredon je superjara tradicio.

Grego da bovinoj baras la vojon. Anna paŝas sur bova sterko provante movi la bestojn, kaj provas purigi ŝiajn ŝuojn apogante sin sur la aŭto de Declan, kiu igas ĝin ruliĝi malsupren en rivereton. Tial ili daŭrigas piede, Anna haltas kamioneton kun tri vojaĝantoj, kiuj ofertas al ŝi kunveturadon. Ignorante la averton de Declan, Anna donas al ili sian valizon post kio Ili forveturas sen ŝi. Anna kaj Declan daŭrigas piede ĝis vojranda drinkejo, kie ili malkovras la tri ŝtelistojn, kiuj ridas pri la subvestoj de Anna. Declan batalas kontraŭ ili kaj reprenas la pakaĵojn de Anna.

Atendante trajnon, ili demandas unu la alian, kion ili prenus, se iliaj hejmoj brulus kaj ili havus nur 60 sekundojn por saviĝi. Ili decidas viziti proksiman kastelon sen rimarki pri la tempo ili maltrafas la trajnon. Ambaŭ estas devigitaj resti ĉe gastejo, kie ili ŝajnigas esti edziĝintaj tiel ke iliaj konservativaj gastigantoj permesos al ili tranokti. Dum vespermanĝo, kiam alia paro kisas sin por montri sian amon unu al la alia, Anna kaj Declan estas "devigitaj" ankaŭ kisi unu la alian. Ĉi tio incitas sentojn, kiujn neniu el ili atendis. Ili dormas en la sama lito, sed ne konfesas siajn novajn sentojn unu por la alia.

Dum petveturado, Anna kaj Declan estas kaptitaj en hajloŝtormo kaj ŝirmiĝas en proksima preĝejo, kie geedziĝo okazas. Ili estas invititaj al la akcepto, kie Anna ebriiĝas. Anna pridubas siajn proprajn intencojn kun Jeremy kaj ekkomprenas ke ŝi havas sentojn por Declan. Kiam la du estas kisontaj, Anna vomas kaj svenas. La sekvan tagon ili alvenas en Dublinon. Declan rivelas ke li iam estis enamiĝita sed lia fianĉino forkuris al Dublino kun la edziĝringo de lia patrino akompanata de lia plej bona amiko. Anna sugestas, ke dum li estas en Dublino li petu la ringon al sia eksfianĉino. Kiam ili alvenas al la hotelo kie Jeremy loĝas, Jeremy surprizas Anna per edziĝpropono rekte en la akceptejo. Vidante, ke Declan jam eliris el la hotelo, ŝi akceptas la proponon de Jeremy.

Ĉe ilia fianĉiĝofesto en Bostono, Anna scias ke Jeremy decidis edziĝi ĉar li opiniis ke ĝi estis la nura maniero garantii translokiĝon al la apartamentaro en kiu ili volas loĝi. Konsternita, Anna ŝaltas la fajroalarmon kaj atendas, testante la 60-sekundan koncepton, kiun ŝi diskutis kun Declan. Jeremy prenas ĉiujn iliajn elektronikajn aparatarojn kaj neglektas Anna. Anna ekkomprenas ke ekzistas nenio en la loĝejo, kiu signifas io ajn por ŝi, inkluzive Jeremy. Dume, en Dublino Declan reprenas la ringon de sia patrino post renkontiĝo kun sia eksfianĉino.

Anna revenas al la taverno en Dingle, kie Declan revivigis ĝin. Li repagis la ŝuldon al sia posedanto kun la helpo de la komunumo. Anna rakontas al li ke ŝi rompis sian gefianĉiĝon kaj proponas ke ili estu kune, kaj ne elpensu planojn. Declan foriras. Opiniante ke li ne deziras esti kun ŝi, Anna rapidas eksteren al la rando de klifo. Declan aperas, rivelante ke li iris al la urbo por preni la ringon de sia patrino. Declan diras, ke li volas fari planojn kun ŝi, kaj proponas edziĝon sur la klifo. Anna feliĉe akceptas. Ili forveturas en la aŭto de Declan, lasante sian vojaĝcelon malferma al sorto.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo redakti

  • Amy Adams kiel Anna Brady
  • Matthew Goode kiel Declan O'Callaghan
  • Adam Scott kiel Jeremy Sloane
  • John Lithgow kiel Jack Brady
  • Kaitlin Olson kiel Libby Sloane
  • Noel O'Donovan kiel Seamus
  • Tony Rohr kiel Frank
  • Pat Laffan kiel Donal
  • Alan Devlin kiel Joe
  • Ian McElhinney kiel Priest
  • Vincenzo Nicoli kiel Stefano
  • Flaminia Cinque kiel Carla
  • Peter O'Meara kiel Ron

Referencoj redakti

  1. Scott, A. O.. Leap Year (angle). The New York Times. Alirita 2021-05-03.

Eksteraj ligiloj redakti