Amy Lou ADAMS naskiĝis la  20-an de aŭgusto 1974(nun 1974-08-20) en Vicenza, Italio estas usona aktorino. Ŝi ludis ekde fino de la 1990-aj jaroj en pli ol 30 kinejaj kaj televidaj filmoj, precipe en komedioj. Ŝi atingis konatecon pro la figurigo de senkulpaj-naivaj figuroj en la filmoj Junebug (2005), Enchanted (2007) aŭ Doubt (2008). Adams apartenas al la plej bone pagitaj aktorinoj de Holivudo kaj estis trifoje nomumita al Oskar-premio.

Amy Adams
Persona informo
Amy Adams
Naskonomo Amy Lou Adams
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1974 (1974-08-20) (49-jaraĝa)
en Aviano
Lingvoj anglaitala vd
Loĝloko Beverly Hills vd
Ŝtataneco UsonoItalio vd
Alma mater Douglas County High School vd
Familio
Patro Richard Kent Adams vd
Edz(in)o Darren Le Gallo vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo filmaktoro • kantistodancisto • televida aktoro • teatra aktoro • aktoro • voĉaktoro vd
Aktiva dum 1999– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Amy Adams, 2013.

Biografio redakti

Fruaj jaroj, komenco de la kariero redakti

Ŝi naskiĝis en Italio, kiam ŝia patro - iama usona soldato - servis tie. Ŝi plenkreskis kiel meza el sep gefratoj de mormona familio en la provinca Castle Rock en usona federacia ŝtato Colorado. La patro estis aktoro, kiu libertempe verkis teatraĵetojn, kiujn oni prezentis en la familia rondo. Tiel Adams jam konatiĝis kun la aktorado jam en junaĝo. Ŝi vizitis mezlernejon en distrikto Douglas County, poste laboris en "Dinner Theater" ("Tagmanĝa Teatro", amuzejo, kie estas interligita la manĝado kaj la spektado de la aktorado) en Denver, Colorado, same mallongtempe kiel manaĝistino kaj kelnerino ĉe la konata usona gastronomia ĉeno Hooters. Poste ŝi laboris en Minnesota en Chanhassen Dinner Theater, kie ŝi ludis en muzikalo Good News.

Ŝi ricevis la unuan filman rolon en 1999 en la satiro Drop Dead Gorgeous de reĝisoro Michael Patrick Jann. Ŝi ludis roleton de kuraĝistino, kun Kirsten Dunst, Denise Richards kaj Kirstie Alley. Instigante de Kirstie Alley, ŝi translokiĝis al Los Angeles kaj post du monatoj jam ricevis rolon en la televida serio Manchester Prep. La serio estis mallongviva kaj ŝi ludis nur en tri epizodoj.

Sukceso kun Spielberg redakti

Post malsukceso de Manchester Prep, Adams akiris roleton en horora komedio de Robert Lee King Psycho Beach Party kaj en la 36-minuta filmeto The Chromium Hook. Tion sekvis roletoj

En 2002 la artistelekta direktorino Deborah Zane ekatentis je la karisma aktorino. Zane proponis al Steven Spielberg, Amy Adams laborigi en sia filma projekto Catch Me If You Can. La kunlaboro kun Steven Spielberg helpis Adams al trarompo en la filma aktorado kaj igis ŝin konata por vasta kinejvizita publiko.

Persone redakti

Adams havas filinon de aktora kolego Darren Le Gallo, kun kiu formas paron ekde 2002.

Filmaro redakti

Jaro Titolo Rolo
1999 Drop Dead Gorgeous Leslie Miller
2000 Psycho Beach Party Marvel Ann
2000 The Chromium Hook Jill Royaltuber
2001 Cruel Intentions 2 Kathryn Merteuil
2002 The Slaughter Rule Doreen
2002 Pumpkin Alex
2002 Serving Sara Kate
2002 Catch Me If You Can Brenda Strong
2004 The Last Run Alexis
2005 The Wedding Date Amy Ellis
2005 Standing Still Elise
2005 Junebug Ashley Johnsten
2005 Stephen Tobolowsky's Birthday Party Herself
2006 Pennies Charlotte Brown
2006 Talladega Nights: The Ballad of Ricky Bobby Susan
2006 Tenacious D in The Pick of Destiny Gorgeous Woman
2006 The Ex Abby March
2007 Underdog "Sweet" Polly Purebred
2007 Enchanted Princess Giselle
2007 Charlie Wilson's War Bonnie Bach
2008 Sunshine Cleaning Rose Lorkowski
2008 Miss Pettigrew Lives for a Day Delysia Lafosse
2008 Doubt Sister James
2009 Night at the Museum: Battle of the Smithsonian Amelia Earhart/Tess
2009 Julie & Julia Julie Powell
2009 Moonlight Serenade Chloe
2010 Leap Year Anna Brady
2010 Love & Distrust Charlotte Brown
2010 The Fighter Charlene Fleming
2011 The Muppets Mary
2012 On the Road Jane/Joan Vollmer
2012 The Master Peggy Dodd
2012 Trouble with the Curve Mickey Lobel
2013 Man of Steel Lois Lane
2013 Her Amy
2013 American Hustle Sydney Prosser
2014 Lullaby Emily
2014 Big Eyes Margaret Keane
2016 Batman v Superman: Dawn of Justice Lois Lane
2016 Arrival (filmo) Dr. Louise Banks
2016 Nocturnal Animals Susan Morrow
2017 Justice League Lois Lane
2018 Vice Lynne Cheney
2020 The Woman in the Window Dr. Anna Fox
TBA Hillbilly Elegy Bev

Televido redakti

Jaro Titolo Rolo
2000 That '70s Show Kat Peterson
2000 Charmed Maggie Murphy
2000 Zoe, Duncan, Jack and Jane Dinah
2000 Providence Becka
2000 Buffy the Vampire Slayer Beth Maclay
2001 Smallville Jodi Melville
2002 The West Wing Cathy
2004 King of the Hill Misty / Merilynn / Sunshine
2004 Dr. Vegas Alice Doherty
2005−2006 The Office Katy
2008, 2014 Saturday Night Live Gastiganto
2018 Sharp Objects Camille Preaker

Eksteraj ligiloj redakti