Leif Nordenstorm
Leif NORDENSTORM (naskiĝis la 26-an de septembro 1960 en Kiruna, Svedio) estas sveda esperantisto, doktoro pri teologio, pastro en la Sveda eklezio, kaj estro de la porpastra kursejo “Stiftelsen Fjellstedtska Skolan„ en Upsalo.
Leif Nordenstorm | |
---|---|
Leif Nordenstorm | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de septembro 1960 en Kiruna, Svedio |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | sveda |
Ŝtataneco | Svedio |
Okupo | |
Okupo | pastro esperantisto |
TTT | |
Retejo | http://sjalaspis.blogspot.com/ |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | Arne, la ĉefido Signoj en ŝtormo |
Aktivado en Esperantujo
redaktiNordenstorm naskiĝis kaj loĝis en Kiruna en norda Svedio, kie li en 1974 komencis lerni Esperanton. Poste li redaktis plurajn Esperanto-gazetojn, i.a. ktp de Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo, Kontakto kaj La Espero de Sveda Esperanto-Federacio. En 2016, li estas membro de la redakta stabo de Literatura Foiro. Krome, ekde multaj jaroj li estas la prezidanto de la Klubo Esperantista en Upsalo, historia organizaĵo fondita en la jaro 1891 kaj do la entute dua Esperanto-klubo en la mondo.
Persona vivo
redaktiProfesie Nordenstorm estas pastro en la Sveda eklezio (luterana) ekde 1986. Li bakalaŭriĝis dufoje: unue pri rusa lingvo kaj orienteŭropaj studoj, due pri teologio. Li verkis licencian disertacion pri satio en praskandinava religio kaj doktoriĝis en 2002 per la disertacio La misio de Oomoto en Esperanto: nova japana religio ŝanĝiĝanta de kiliasma Majtreja atendado al religia dialogo.
Verkoj
redaktiEn 2005 aperis lia unua romano en Esperanto, Arne, la ĉefido. La novelo Signoj en ŝtormo aperis en Vizaĝoj: novelaro 2000-2009 (Eldona Societo Esperanto, Stokholmo, 2010).
En 2006 aperis lia unua romano en la sveda, Nybyggarna i Norra Botten: en berättelse från medeltiden.
Partoprenis en En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins.
Eksteraj ligiloj
redakti- Hejmpaĝo de Leif Nordenstorm Arkivigite je 2006-02-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Kio estas sklavo kaj kiu estis Kristo (recenzo pri Arne, la ĉefido de Leif Nordenstorm) el Monato