Lendongo

Lendongo (vjetname lên đồng, Chữ Nôm: 蓮僮, laŭvorte. surgrimpi la komunikilon, [1] aŭ irante en trancon; [2] anstataŭ hầu bóng (ricevi enkarniĝojn de la diaĵoj [3]hầu đồng) estas ceremoniaro de spirita mediumeco en ligo kun vjetnama religio de patrino-diino, aŭ Đạo Mẫu en kiu la praktikantoj fariĝas mediumoj por diversaj diaĵoj. Tiu religia rito estis rekonita de la vjetnama Ministerio de Kulturo, Sportoj kaj Turismo kiel Nacia Nemateria Kultura Heredaĵo.

Lendongo en Phủ Giầy, Nam Định provinco.

La kulto de la Sankta Patrino estas politeisma kredo. Por la antikvaj Vjet-homoj, la patrino- universo enkorpigas ĉirkaŭ kvindek bone hierarkiajn geniojn, kiuj administras malsamajn partojn de la universo. Ili protektas kaj favordonas al homaro sanon, feliĉon, kaj prosperon. Kontraste al aliaj religioj, la kulto de la patrino ne promesas al homoj nirvanon aŭ post-mortan paradizon. Anstataŭe, ĝi celas fari la vivon sur la Tero pli agrabla, tuj, ĉi tie kaj nun.

La seancoj inkluzivas kelkajn artajn elementojn, kiaj ekzemple muziko, kantado, dancado kaj la uzo de kostumoj. La alvoko-kantoj (vjetname: hát văn) uzitaj por indukti ekstazojn en mediumoj- estis priskribitaj kiel "precipe rimarkinda esprimo de la prezentanta arto de la Kinh-popolo"; la lendongo- rito mem estas konsiderita kiel elemento de la netuŝebla kultura heredaĵo de Vjetnamio.

La dato de lendonga ritaro estas tipe planita anticipe por koincidi kun festivalo, datreveno, aŭ la inaŭguro de iu templo de patrina religio, kvankam ritaro ankaŭ povas esti prezentita ĉe pli neformalaj okazoj. Ritaro estas ĝenerale okazigita en temploj, pagodoj aŭ simile sanktaj lokoj.[4] Kultoferaĵoj - kiuj povas varii de floroj, kukoj kaj dolĉaĵoj, ĝis alkoholo, cigaredoj kaj juvelaĵoj. Mediumoj ĝenerale ankaŭ preparas malsamajn kostumojn por esti vestitaj dum la rito. Antaŭ ol la ĉefrito okazas, ili rezervas plurajn tagojn por mense kaj korpe sinpurigi, sindetenante de seksumado kaj viandmanĝado.

La ĉefrito, kiu povas daŭri de du ĝis sep horoj, komenciĝas per petoj al Budho kaj al dioj por permeso aranĝi la riton, poste li aŭ ŝi (viro aŭ virino rajtaj roli kiel mediumoj) sidiĝas en la mezo de kvar helpantoj, kies tasko estas helpi la mediumon enkarniĝi en malsamaj diaĵoj kaj spiritoj.

Dum unu ceremonio, mediumo povas roli diversajn diojn, ŝanĝante siajn kostumojn kaj adaptante siajn movadojn por ĉiu rolo. Speciale trejnitaj aparte edukitaj muzikistoj kaj kantistoj prezentos alvokajn kantojn por indukti la mediumon en trancon, ĉe kiu punkto li aŭ ŝi estos preta enkarnigi malsamajn spiritojn. Helpantoj helpos la mediumon alivestiĝi por taŭgi kun la enkarniĝonta dio.

Ekzemple, se la mediumo rolas kiel generalo, li aŭ ŝi devas porti generalan uniformon, kaj elfari dancon kun uzo de glavoj au aliaj armiloj. Mediumo kapablas enkarnigi plurajn diojn dum unu sesio, ŝanĝante sian kostumon kaj adaptante siajn movadojn al ĉiu. Muzikistoj, kantistoj kaj instrumentistoj kiuj akompanas la mediumon laŭe ŝanĝas la muzikan stilon. Kiam la danco estas finita, la spektantaro estas permesita alproksimiĝi al la ankoraŭ-posedita mediumo por peti oferdoni kontraŭ favoroj aŭ por sortoantaŭdiro... La mediumo kompense redonas sanktajn donacojn, kiel incensvergojn.[5]

Lendongo estas praktikita ĉie en Vjetnamio kaj ankaŭ eksterlande, en lokoj kie loĝas vjetnama komunumo, ekzemple Usono (precipe en Silicon Valley, sude de San Francisco, Kalifornio), Italio, Francio kaj Aŭstralio.[6] Lendongo ankaŭ povas esti vidita kiel la vjetnama versio de orientazia spirita mediumeco praktikita en alia lokoj kiaj ekzemple Tajvano, Singapuro kaj Honkongo.

En 2012, la franclingva sekcio de la “Voĉo de Vjetnamio” elsendis raportaĵon pri lendongo, konsiderata kiel “vivanta muzeo de vjetnama kulturo” [7] En la sama jaro publika prezentado de lendongo estis aranĝita en Hanojo ĉe Franca Instituto[8].

Notoj redakti

  1. Philip Taylor (2007). Modernity and re-enchantment: religion in post-revolutionary Vietnam. Institute of Southeast Asian Studies. ISBN 981-230-438-X
  2. Ngo Duc Thinh (2003). "Chapter 13: Len Dong: Spirits' Journeys". In Nguyen Van Huy, Laurel Kendall. Vietnam: journeys of body, mind, and spirit. University of California Press. ISBN 0-520-23871-0
  3. Benedict J. Kerkvliet, Russell Hiang-Khng Heng, David Wee Hock Koh (2003). Getting organized in Vietnam: moving in and around the socialist state. Institute of Southeast Asian Studies. ISBN 981-230-165-8. Retrieved 2011-01-17.
  4. "Len Dong Dance (shaman dance)". Asia-Pacific Database on Intangible Cultural Heritage. Asia/Pacific Cultural Centre for UNESCO (ACCU). 2007. Konsultita la 2011-01-16.
  5. Vietnam News Service (2010-09-30). "Culture Vulture". Vietnam News Service. Retrieved 2011-01-17.
  6. Karen Fjelstad, Thị Hiền Nguyễn, ed. (2006). Possessed by the spirits: mediumship in contemporary Vietnamese communities. Southeast Asia Program, G - Reference, Information and Interdisciplinary Subjects 23. SEAP Publications. ISBN 0-87727-141-0.
  7. [1][rompita ligilo]
  8. [2]