Leonard Susskind

usona fizikisto

Leonard SUSSKIND (en anglalingva[prononco |ˈ|s|ʌ|s|k|ɪ|n|d]; 1940)[1][2] estas usona fizikisto, kiu estas profesoro de teoria fiziko en la Stanford University, kaj fonda direktoro de la "Stanford Institute for Theoretical Physics" (S. I. por Teoria Fiziko). Liaj esplorinteresoj estas kordoteorio, kvantuma kampa teorio, kvantuma statistika mekaniko kaj kvantuma kosmologio.[3] Li estas membro de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj,[4] kaj de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj,[5] asocia membro de kanada fakultato "Perimeter Institute for Theoretical Physics",[6] kaj distingita profesoro de la Korea Instituto por Progresa Studo.[7]

Leonard Susskind
direktisto
LeonardSusskindStanford2009.jpg
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1940 (1940-05-31) (81-jara)
en Novjorko
Religio agnostikismo [#]
Lingvoj angla [#]
Loĝloko Usono [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Urba Kolegio de Nov-Jorko • Universitato Cornell [#]
Profesio
Okupo fizikistosciencisto • akademiulo • verkisto de nefikcio • universitata profesoro [#]
Laborkampo fiziko [#]
Aktiva en Stanford [#]
Doktoreca konsilisto Peter A. Carruthers [#]
Verkado
Verkoj The Theoretical Minimum [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Susskind estas amplekse konsiderata kiel unu el la patroj de la kordoteorio.[8] Li estis la unua kiu havigis precizan kordo-teoriajn interpretadon de la holografia principo en 1995[9] kaj la unua kiu enkondukis la ideon de la kordoteoria pejzaĝo en 2003.[10][11]

Susskind ricevis la Sakurai-premion en 1998,[12] kaj la Oskar Klein Medalon en 2018.[13]

NotojRedakti

  1. Lennyfest (20a–21a de majo, 2000).lia 60a naskodato estis celebrata per specialo evento en la Stanford University.
  2. Why is Time a One-Way Street? (26a de Junio, 2013).en la enkonduko de Geoffrey West, li donas aktualan aĝon de Suskind kiel 74 kaj diras, ke lia naskiĝtago estis ĵusa.
  3. Faculty information sheet”. Alirita 2009-09-01.. 
  4. (2a de Majo, 2000) “60 New Members Chosen by Academy”. Alirita 2009-09-01.. 
  5. www.edge.org • Leonard Susskind - A Biography (alirita la 8an de novembro 2020).
  6. "Leonard Susskind Joins PI", 15a de oktobro, 2007.
  7. Susskind, Leonard: Distinguished Professor / School of Physics: Theoretical Particle Physics. Korea Instituto por Progresa Studo.
  8. Father of String Theory Muses on the Megaverse. NYAS Publications.
  9. (1995) “The World as a Hologram”, Journal of Mathematical Physics 36 (11), p. 6377–6396. doi:10.1063/1.531249. 
  10. (2003) “The Anthropic Landscape of String Theory”, The Davis Meeting on Cosmic Inflation, p. 26. 
  11. (2011) “Bad Boy of Physics”, Scientific American 305 (1), p. 80–83. doi:10.1038/scientificamerican0711-80. 
  12. Salisbury, David F. (11a de Majo 1997). "Susskind wins prestigious Sakurai Prize in theoretical physics" (gazetarkonferenco). Stanford University.
  13. The Oskar Klein Memorial Lecture.