Leonora Baroni

Leonora BARONI (decembro 1611 – la 6-an de aprilo 1670) estis itala kantisto, teorbisto, liutisto, gambovjola ludisto kaj komponisto. Ŝi estis tiel admirata kiel muzikistino, ke ŝi preskaŭ superbrilis sian virtuozan kaj faman patrinon Adriana Basile. Poetoj kaj nobeloj dediĉis poemojn al ŝi, kiuj estis kolektitaj, publikigitaj kaj reeldonitaj. Neniu el la komponaĵoj de Baroni postrestas.

Leonora Baroni
Leonora Baroni Portrait.jpg
Persona informo
Naskonomo Eleonora Baroni
Aliaj nomoj Adrianella
Naskiĝo 30-an de novembro 1611 (1611-11-30)
en Mantuo, Duklando Mantuo, Banner of the Holy Roman Emperor with haloes (1400-1806).svg Sankta Romia Imperio
Morto 6-an de aprilo 1670 (1670-04-06) (58-jara)
en Romo, Flag of the Papal States (pre 1808).svg Papa Ŝtato
Ŝtataneco Papa Ŝtato
Familio
Patrino Adriana Basile
Okupo
Okupo muzikistokantisto • operkantisto • komponisto • liutisto • aktoro • teatra aktoro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Ŝi estis la filino de Adriana Basile, virtuosa kantisto, kaj Mutio Baroni. Leonora Baroni naskiĝis ĉe la Gonzaga kortego en Mantuo. Ŝi kantis apud ŝia patrino kaj fratino Caterina ĉe kortego kaj tra Italio, inkluzive de urbojn kiel Napolo, Ĝenovo kaj Florenco. Ŝi estis admirita ne nur por ŝia kapablo kiel muzikisto, en kiu ŝi preskaŭ flankenpuŝis ŝian patrinon, sed ankaŭ por ŝia lernado kaj rafinita manierojn. Baroni estis honorita de poetoj kiel Fulvio Testi kaj Francesco Bracciolini, kiu dediĉis poemojn al ŝi, samkiel faris kelkaj nobluloj, kiel Annibale Bentivoglio kaj tiam-kardinalo Papo Clement la 9-a. Ĉi tiuj poemoj estis kolektita kaj eldonita kiel itale Applausi poetici alle glorie della Signora Leonora Baroni en 1639 kaj represita en 1641. John Milton poste skribis serion de epigramoj al ŝi, titolita Ad Leonoram Romae canentem.[1]

En 1633, Baroni translokiĝis kun ŝia patrino al Romo, kie ŝi kantis ĉe multaj salonoj en la Palazzo Barberini. La 27-an de majo 1640 Baroni geedziĝis Giulio Cesare Castellani, la persona sekretario de Kardinalo Francesco Barberini.

En februaro 1644, Baroni translokiĝis al la franca kortego de Anne de Aŭstrio kaj restis tie nelonge, sed em aprilo 1645 ŝi revenis al Romo, kie ŝi estis ĉambra kantisto. Ŝajne ŝi ne estis admirita en Parizo, eble ĉar ŝia itala stilo de ornamenta kantado estis tro fremda al la kortego tie.[1]

Neniu de komponaĵoj de Baroni postrestis, sed la franca vojaĝanto kaj violludisto André Maugars menciis ŝiajn komponaĵojn dum laŭdanta la muzikan komprenon de ŝia kantado.

FonoRedakti

La muzikaj agadoj de virinoj kiel komponistinoj kaj interpretistoj laŭlonge de la historio vekas grandan intereson de esploristoj. Sed ili rimarkas la gravajn obstaklojn trovitajn en sia laboro rilate specife al malfacilaĵoj, kiujn virinoj havis dum jarcentoj pro ilia ekskludo el la publika vivo kiel profesiaj muzikistinoj. Tio reliefiĝas en la koncerna malabundo de virinoj en la historia katalogo de konsekritaj muzikistoj.

La tiamaj literaturaj tekstoj reliefigas la gravan socian lokon, kiun ludis muziko, kaj la rolon de virinoj rilate al ĝi. En supraj sociaj tavoloj, muziko kaj danco estis parto de la virina edukado, ĉar virino devis produkti muzikon por oferti belecon per aŭdado same kiel vido. Do muziko fariĝis preteksto por la publika montrado de iliaj kvalitoj.

Tamen estis virinoj, kiuj sukcesis atingi muzikan profesion al la servo de aristokrataj nobelaj ĉambroj, en la korusaj teatraj spektakloj de la urboj, aŭ en konventoj.

Ĉi tiuj ekzemploj ampleksas virinojn en tre malsamaj situacioj rilate al sia individua eniro en la historion de la muziko. Malmulte el ili postlasis publikigitajn verkojn, de aliaj troviĝis nur manuskriptoj. Hodiaŭ oni povas aŭskulti iliajn verkojn produktitajn de orkestroj, korusaj ensembloj aŭ esploraj grupoj dediĉitaj al protektado de forgesitaj valoraĵoj.

Tamen el multaj muzikistinoj kiuj estis famaj kaj agnoskataj dum sia vivo, restis nur iliaj nomoj aŭ aktivaĵoj en precizaj situacioj. Iuj el ili neniam sukcesis publikigi siajn verkojn, aliaj ne trovis la sufiĉan konsideron de siaj posteuloj, kaj iliaj produktaĵoj perdiĝis. La ceteraj restis nekonataj, anonimaj.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 71 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Vidu ankaŭRedakti

Por plua legadoRedakti

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 Bertini/Parisi