Leopold Karl von Kollonitsch

Leopold Karl von KOLLONITSCH (Komárom (nuntempa Komárno en Slovakio), 26-an de oktobro 1631Vieno, 20-an de januaro 1707) estis pastro, episkopo, ĉefepiskopo de Esztergom, primaso, kardinalo, gvidanto de la kontraŭreformacio en Hungario.

Leopold Karl von Kollonitsch
kardinalo Leopoldo de Kollonitsch
kardinalo Leopoldo de Kollonitsch
Blazono de kardinalo Leopoldo de Kollonitsch
Blazono de kardinalo Leopoldo de Kollonitsch
Persona informo
Naskonomo hungare Lipót Kollonich
Naskiĝo 26-an de oktobro 1631 (1631-10-26)
en Komárno
Morto 20-an de januaro 1707 (1707-01-20) (75-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Bratislavo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Subskribo Leopold Karl von Kollonitsch
Familio
Dinastio Kollonich/Kollonitsch/Kollonitz
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • juĝisto • katolika episkopo vd
Episkopo de Nitra/Nyitra/Neutra
Dum 16661669
Episkopo de Wiener Neustadt
Dum 16701685
Episkopo de Győr/Raab
Dum 16851695
Sekvanto Kristiano Aŭgusto de Saksio-Zeitz
kardinalo
Dum 16861707
Ĉefepiskopo de Kalocsa
Dum 16881695
Primaso, ĉefepiskopo de Esztergom/Gran
Dum 16951707
Sekvanto Kristiano Aŭgusto de Saksio-Zeitz
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li plenkreskis en Vieno, membriĝis en la Kavalira Ordeno de Malto kaj partoprenis en la kontraŭturkaj bataloj ĉe Candia (1651). Hejmenveturante, li en 1660 elektis eklezian okupiĝon. Li estis en 1666 episkopo de Nitra, en 1670 episkopo de Wiener Neustadt. Li instigis la katolikigon de Hungario, en 1673-74 estis membro de la juĝistaro de Pozsony, kiu juĝis pri la reformismaj pastroj. Li estis ekde 1685 episkopo de Győr, ekde 1686 kardinalo, ekde 1691 ĉefepiskopo de Kalocsa, ekde 1695 ĉefepiskopo de Esztergom.

Li estis ekde 1672 prezidanto de la hungara kamero, konsilisto de Gubernium, afergvidanto pri financoj tie. Dum la turka atako al Vieno (1683), li sukcese akiris monon por la defendo. Je peto de la hungara parlamento, Leopoldo la 1-a maldungis lin en 1684 el pozicio de gvidanto de la korta kamero.

Li restis en la kortego, plej bona konatulo de la hungaraj aferoj. Tiel oni komisiis lin en 1688 por ellabori rekonstruon de okupitaj hungaraj teritorioj. Li verkis en 1689 "Einrichtungswerk des Königreichs Hungarn" - per subigo de la nobeloj kaj repuŝo de la hungara loĝantaro - volis igi forta apoganto de la Habsburga absolutismo. La impostigo de la nobeloj, ensetligo de germanoj, sociale reformismaj proponoj trafis apogon de la kortego, sed ili ne volis ekonomie samrangan Hungarion. Tiel oni ne realigis plene la proponojn de "Einrichtungswerk". Li neleĝe enkondukis la impostigon de la nobeloj, kiu kondukis parte al la Rákóczi-ribelo.

Li iĝis en 1692 gvidanto de la viena kortega kamero, en 1694 prezidanto de la sekreta konsilio.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • J. Maurer: Kardinal. L. Gr. K. Primas von Ungarn (Innsbruck, 1887)
  • Iványi István: K. L. bíbornok országszervező munkája (Szabadka, 1888)
  • T. Mayer: Verwaltungsreform in Ungarn nach der Türkenzeit (Bécs, 1911);
  • Wellmann Imre Merkantilistische Vorstellungen im 17. Jh. und Ungarn (Nouvelles Études Historiques, Bp., 1965)