Leorinţi
Leorinţi [ljorincj] (hungare: Lőrincréve, germane: Laurentzi) estas malgranda vilaĝo en Rumanio apartenanta al la komunumo Rădești . La hungara loknomo signifas: pramejo de Laŭrenco.
Leorinţi | |||
---|---|---|---|
vilaĝo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 517586 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 305 (2021) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 15′ N, 23° 43′ O (mapo)46.25401423.724265Koordinatoj: 46° 15′ N, 23° 43′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Geografio redakti
Leorinţi situas laŭ maldekstra bordo de Mureș (rivero). Aiud troviĝas 12 km. for.
Historio redakti
La unua mencio okazis en 1348 laŭ tiama ortografio Leurynchreéve, poste en 1587 Leorincz Réwe, en 1696 Lörinczréve. La kirko bruldetruiĝis en 1780. Pli nova kalvinana kirko estis konstruita en 1830. Ĉirkaŭ la preĝejon ŝtona muro estis konstruita en 1986.
Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungara reĝlando, al departemento Alsó-Fehér.
Loĝantaro redakti
En 2011 loĝis en Leorinţi 292 homoj en 150 loĝejoj. Ili estas plejparte hungaroj, ankaŭ kalvinanoj.
Servoj redakti
- hungara bazlernejo
- rumana infanĝardeno
Famuloj redakti
- Zsigmond Karsai naskiĝis en Leorinţi