Summerhill

pedagogia reforma lernejo en Anglio
(Alidirektita el Lernejo Summerhill)

La Libera Lernejo Summerhill estas pedagogia reforma instruejo en la anglia Leiston. En la lernejo ekde la komencoj ne estas deviga la vizitado de la instruhoroj kaj en la lernejo funkcias instruista-lernejana memregado kun larĝa decidjuro. La lernejo iĝis fama en la 1960-aj jaroj en Usono kaj Okcidenta Germanio, post kiam aperis la libro de la fondinto A. S. Neill, „Summerhill – a radical approach to child rearing” (1959).

Summerhill
Ĉefkonstruaĵo de Libera Lernejo Summerhill en Leiston
Ĉefkonstruaĵo de Libera Lernejo Summerhill
en Leiston
lernejo • sendependa lernejo en Britio • internulejo
Informoj
fondodato 13-a de marto 1921
fondinto(j) Alexander Sutherland Neill vd
Situo
Geografia situo 52° 12′ 40″ N, 1° 34′ 22″ O (mapo)52.211222221.57263889Koordinatoj: 52° 12′ 40″ N, 1° 34′ 22″ O (mapo)
lando Britio
adreso Summerhill School, Westward Ho, Leiston, Suffolk, IP16 4HY
poŝtkodo IP16 4HY
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Summerhill (Anglio)
Summerhill (Anglio)
DEC
Summerhill
Summerhill
Map
Summerhill
vdr

Historio redakti

La lernejo Summerhill estas privata lernejo en Anglio, regiono Suffolk, urbo Leiston, ĉ. 160 km de Londono. Ĝin fondis Alexander Sutherland Neill en 1921, kiu ĉiam emfazis, ke je liajn pensojn kaj metodojn grave influis lia usona amiko Homer Lane, kiu mortis en 1925.

La konstruaĵo de la lernejo, kun granda terpeco kaj aldonaj konstruaĵoj estas posedaĵoj de familio Neill. Post morto de Neill, la gvidon de la lernejo transprenis lia dua edzino, Ena Neill kaj daŭrigis ĝis 1985. Ekde tiam la direktoro estas sola infano de Neill, Zoe Readhead (n. 1946).

La skota A. S. Neill iĝis fama dum la 1968-aj junularaj movadoj, kiel nekutima, nekopiebla lernejo-fondinto kaj pedagogo. La Lernejo de Summerhill iĝis simbolo de la kontrauaaŭtoritata instruado, tiel ĝi venis en mezon de disputoj. En decembro de 1969 aperis la germanlingva libro „Theorie und Praxis der antiautoritären Erziehung” kaj tiu estis eldonata ĝis septembro de 1970 en 500.000 ekzempleroj, ĝis 1991 ĉ. 1,1 milionoj. En 1967/68, Neill aĝis jam 75 jarojn, kiu "verkis" ĉefe inter la du mondmilitoj.

Eksteraj ligiloj redakti