Vaulruz

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Les Ponts-d'Amont)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Vaulruz-Nord (stacidomo) kaj Vaulruz-Sud (stacidomo).

Vaulruz estas urbo kaj komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1014 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Vaulruz
Blazono de Vaulruz
Blazono de Vaulruz
Blazono de Vaulruz
Vaulruz
Vaulruz
Vaulruz
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Grejerco
Koordinatoj  46° 37′ 13″ N 6° 59′ 21″ O / 46.62028 °N, 6.98917 °O / 46.62028; 6.98917 (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 13″ N 6° 59′ 21″ O / 46.62028 °N, 6.98917 °O / 46.62028; 6.98917 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1014
Areo 10,16 km²
Alteco 820 m super marnivelo
Poŝtkodo 1627
Komunumkodo 2155
Mapo de Vaulruz
Mapo de Vaulruz
Mapo de Vaulruz
vdr

Geografio redakti

Vaulruz situas en la Friburgaj Antaŭalpoj, proksimume 4 kilometrojn okcidente de la urbo Bulle, ĉe la norda bordo de la rivero Sionge, okcidenta alfluanto de la Lago de Grejerco. La komunumo konsistas el la vilaĝo Vaulruz kaj la setlejoj Les Ponts-d'Avau (sur alteco de 852 m s.m.) kaj Les Ponts-d'Amont (sur alteco de 867 m s.m.) kaj parto de La Sionge (sur alteco de 835 m s.m.).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10.16 km², de kiuj 26,1% estas kovritaj de arbaro, 64,0% servas por agrikulturo kaj 8,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Vaulruz limas en nordokcidento kaj nordo al Sâles, en nordoriento al Riaz, en oriento al Vuadens, en sudo al Grejerco, kaj en sudokcidento al Semsales.

Trafiko redakti

Tra la komunumo Vaulruz pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 kaj la svisa aŭtovojo A12, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo sur ĝia teritorio. De Vaulruz krome kondukas la kantona ĉefvojoj n-ro 154 al Oron-la-Ville respektive 156 al Romont. Per stacidomo ĉe la trajlinio de Bulle al Romont la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Krome la etŝpura fervojo de Bulle al Châtel-Saint-Denis disponas pri du haltejoj sur la komunuma teritorio.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Vaulruz datiĝas el la jaro 1115 kiel Valle Rodulphi. Laŭlonge de la rivero Sionge tra Vaulruz kondukis romia vojo, tamen ne ekzistas restaĵoj de romia setlejo sur la komunuma teritorio. Dum mezepoko Vaulruz estis la centro de sejorujo, al kiu apartenis krom Vaulruz la vilaĝoj Romanens, Sâles, Maules, Les Mollettes, Rueyres kaj Treyfayes. En la jaro 1322 la Barono Ludoviko la 2-a de Savojo konceids al Vaulruz urborajton. Pro la konkurenco kun Bulle kaj Romont la urbo tamen ne povis kreski, kaj la setlejo baldaŭ predis sian urban rangon kaj refariĝis vilaĝo. En la jaro 1538 la Senjorujo Vaulruz estis akirita de la urba ŝtato Friburgo kaj fariĝis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 friburga voktejo. Tiam ĝi apartenis ĝis la enkonduko de la nova kantona konstitucio al la distrikto Bulle kaj fariĝis en la jaro 1848 parto de la distrikto Grejerco.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti