Letkés [letkEŝ] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Szob.

Vilaĝdomo de Letkés
Preĝejo de Letkés

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Letkés situas inter montaro Börzsöny [borĵonj] kaj rivero Ipeľ (kiu estas samtempe la slovaka landlimo), laŭ traira flankovojo, for de ĉefvojo kaj fervojo. La vilaĝo havas ponton kaj iam limpasejon al Slovakio.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata jam dum la kuprepoko kaj bronzepoko, poste setlis keltoj kaj avaroj. La unua skriba mencio estis en 1231. La komunumo ne senhomiĝis dum la turka erao. En 1811 katolika preĝejo omaĝe al Ĉieliro de Kristo konstruiĝis. En 1920 la komunumo trovis sin ĉe la nova landolimo. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. En 1948 kolĥozo pri Bastiono formiĝis. Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla senkontrole kaj la rivero estas boatebla.

Vidindaĵoj redakti

  • katolika preĝejo

Famuloj redakti

En la fruaj jaroj en Letkés vivis István Pion.