Levkuška situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Levkuška, hungare Lőkös (lOkoŝ) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Lökösháza, poste por fari diferencon inter la du vilaĝoj, tiu ĉi ricevis pli mallongan nomon.

Situo redakti

Levkuška situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, komence de sakovojo. Tornaľa troviĝas 6 km-ojn.

Historio redakti

La loko estis unue menciita en la jaro 1294 en formo "fenetum, domus Leukes, quod Rev dicitur vulgariter". En 1828 oni nombris 42 domojn kaj 321 homojn. En 1910 loĝis en Lőkös 249 da homoj, (ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Lőkös apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Levkuška 233 da homoj, (186 hungaroj, 30 slovakoj, 16 ciganoj).

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti