Libera Spirito

religia movado en norda Eŭropo dum la 13a jarcento

Libera Spirito estis kristana mezepoka movado kiu disvastiĝis tra okcidenta Eŭropo dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj. “Libera Spirito” estas esprimo referencanta al la nocio pri spirito liberiĝinta el superfluo ĝispunkte ke la tuta loko estu allasita al Dio. Ne temas do pri la dia Spirito, se ne multe dualoke.

Pro vidpunktoj antimonista (kontraŭleĝisma) kaj individuista ĝi konfliktis kun la oficiala doktrino de la Katolika Eklezio kaj estis deklarita hereza fare de papo Klemento la 5-a en la Koncilio de Vieno (1311-1312). La movado estis ofte similigita al tiu ne tute malsimila de Amalrikanoj[1]

Temas pri eŭropespira sekto hereza, kiu en Umbrio (Italio) estis ligita al Bentivenga el Gubbio, kies adeptoj serioze asertis ke mem estas senpekaj, nome ke mem ne povis peki ĉar investitaj de la Sankta Spirito. Al ĝi ligiĝis kaj inspirigis ankaŭ la pozicio de Vilhelma el Bohemio[2] kaj, almenaŭ ŝajne, Margareta Porete.

La herezio estis denuncita ankaŭ de Sankta Klara el Montefeltro kaj enketita de Ubertino el Kasale, kiu en sia Arbor Vitae Crucifixae Iesu (Arbo de la vivo krucumita al Jesuo) sin ĵetis en perfortajn atakparolojn kontraŭ la adeptoj de la sekto, difinita sentina omnium vitiorum (nigra puto de ĉiuj malvirtoj). Ankaŭ Anĝela el Foligno (Italio), en diversaj siaj Instructiones (instruaĵoj), refutas la teoriojn de la “Spiritus Libertatis” de la Libera Spirito.

Historia kunteksto redakti

Tiu hereza movado floris en malfacila epoko de okcidenta Eŭropo: nome dum Avinjona papa ekzilo, dum konflikto inter la febla papado de Avinjono kaj la Sankta Romia Imperio, dum Centjara milito kaj la nigra pesto, dum la plejgranda disvastiĝo de Katarismo kaj komenciĝo de la Inkvizicio, dum la falo de Templanoj kaj internaj kontrastoj en la Eklezio, ĉiuj situacioj kontribuantaj al rifuĝo en la fascino de individuismo kaj jarmilismo kaj ekstrema kristanismo apogite sur senkritika aliro al la Sanktaj Skriboj.

En tiu kriza periodo de la Eklezio kaj socio ĝenerale, oni emis sin lasi invadi per forta antaŭsento ke la fino de la mondo estis proksima dum afero de la spiriteco de la homo kaj ties savo fariĝis ĉiam pli grava kaj precipa. Kiam la homoj ĉesis trovi spiritajn respondojn en la oficiala katolikismo, la “malkonsentaj” movadoj kiel la “Fratoj de la Libera Spirito disvastiĝis tra la tuta Eŭropo predikante alternan vizion pri kristanismo. Preskaŭ ĉiuj pretendi ke la tuta eklezio adheru al ilia doktrinoj kaj kondutoj, fakte persekutante la ortodoksulojn, kiuj fine sukcesis ilin malaperigi per natura sensekvantaro kaj precipe per kondamno kaj persekuto.

Doktrino de la movado de la Libera Spirito redakti

Ne facilas, laŭ analizantoj, eltiris la religiajn teorioj de la Libera Spirito. Certe estas pliakcentitaj la esprimoj inkliniĝantaj al mistika panteismo surspire de Novplatonismo aŭ de Dionizio la Areopagano kaj de Rm 11, 36. Estis implicite (pro ia intima kunstariĝo de Dio en la estaĵaro) rifuzita la ideo de Transsubstancigo avantage de tiu de Kunsubstancigo rilate Eŭkaristion. Pro tiu intima loĝado de Dio en la estaĵoj similigantigema la du, la individua animo povas atingi la nepekemon: pliklare, tiu unuiĝo-kunstariĝo kun Dio igas nepekecaj kiujn ajn agojn oni plenumas ĉar preskaŭ dia agado. Se dumvive la peko ne eblas, eĉ la sakramentoj senutilas, eĉ malutilas. Tio kunigita kun la emo al anarkio, altiris sur la Libera Spirito la akuzo de programita mismoralo aŭ “sentina omnium vitiorum” (akumulo de ĉiuj malvirtoj)

La enkarniĝo mem de la Difilo perdas la karakterizon de absoluta novaĵo. Ankaŭ la perado de la Eklezio perdas signifon.

Ili insistis instigi al la praktiko de la malriĉeco kaj kunpartigo de la utiligaĵoj.

La karakterizoj, tamen, de tiu praktiko de la “Libera Spirito” malsamas ol moderna libera pensokomunismo tiaj kiajn oni juĝas hodiaŭ: la Libera Spirrito, rilate malriĉecon, encentriĝis sur “spirita aŭ intelekta malriĉeco” (beati pauperes spiritu = felicaj la malriĉaj en spirito = en Mateo 5, 3), en kiu la spirito malpleniĝas je ĉio por ricevi Dion.

Beginoj kiel Margareta Porete kaj la Libera Spirito estas du malsamaj aferoj. Tiu ĉi estis akuzita pri tiu herezo kaj rifuzis detrui sian[3] libron laŭ la ordonoj de la [Koncilio de Vieno]] 1312. El ŝia verko, kia ĝi prezentiĝas hodiaŭ, montriĝas, laŭ iuj esploristoj, diversaj malsamaĵoj kompare kun la religia vizio de la Libera Spirito.

Influoj redakti

Tiu movado, kiu pli ol tekstojn lasis doktrinajn resumojn aŭ aludojn en senperaj raportoj, same kiel tiu begina influis la rejnan mistikon kaj aparte Majstron Eckhart. Tiu lasta, kiu probable konis la verkon de Margareta Porete. nome la Miroir des âmes simples anéanties (La spegulo de la animoj simplaj neniigitaj), devis sin defendi el la suspekto pri ia simbiozo de ideoj kun tiuj de la Libera Spirito. La kondamno pri liaj ses propozicioj laŭdekrete de papo Johano la 22-a per la buleo In agro Dominico (En la kampo de la Sinjoro) ankoraŭ hodiaŭ estas fonto de diskutoj.

Referencoj redakti

  1. Sekvuloj de Amalriko, kristana teologo de la 13-a jarcento, laŭ kiu oni vivas en epoko de la Sankta Spirito, kaj ne plu estas bezonataj la sakramentoj kaj Dio definitive revelaciiĝis al Almariko. [1] Esopedia.
  2. Mondi medievali.
  3. Le Miroir des Simples|Miroir des âmes simples anéanties]] (La spegulo de la animoj simplaj neniigitaj).

Literaturo redakti

  • italeMargherita Porete, Vaniglia Prode, Il manoscritto del libero spirito (rist. anast.), 1999, 384 p.
  • angleNorman Cohn, The Pursuit of the Millennium, Secker and Warburg, London, 1957
  • angleRobert Lerner, The Heresy of the Free Spirit in the Later Middle Ages, Berkeley, 1972
  • angleBarbara Tuchman, A Distant Mirror, Alfred A Knopf Inc, New York, 1978. ISBN 0333644700
  • angleRaoul Vaneigem, Il movimento del libero spirito, Nautilus, 1995
  • angleWalter Wakefield and Austin Evans, Heresies of the High Middle Ages, Columbia University Press, New York, 1991
  • angleCatholic Encyclopaedia
  • germaneWalter Nigg, Vom Geist der Mystik - Die Brüder und Schwestern des freien Geistes in „Das Buch der Ketzer“, Artemis Verlag, Zürich, 1949 - Taschenbuch-Ausgabe, Diogenes, 1998
  • angle John Ruusbroec, The Spiritual Espousals and Other Works. Introduction and translation by James A Wiseman, OSB. Preface by Louis Dupre. Paulist Press 1985. ISBN 9780809127290
  • angle John Ruusbroec (John of Ruysbroek), The Spiritual Espousals and Other Works. Introduction and translation by James A Wiseman, OSB. Preface by Louis Dupre. Paulist Press 1985. ISBN 978-0-8091-2729-0

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti